Internacia Kina Festivalo de Mar del Plata
Internacia Kina Festivalo de Mar del Plata | ||
---|---|---|
filmofestivalo | ||
Komenco | 1954 | |
Geografia situo | 38° 0′ 0″ S, 57° 33′ 0″ U (mapo)-38-57.55Koordinatoj: 38° 0′ 0″ S, 57° 33′ 0″ U (mapo) | |
Lando(j) | Argentino vd | |
Sidejo | Mar del Plata, Argentino | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Kina Festivalo de Mar del Plata - hispane Festival Internacional de Cine de Mar del Plata - estas internacia filmfestivalo en la urbo Mar del Plata de Argentino.
La festivalo fondiĝis en 1954 kaj estas festivalo de kino kategorio "Al", akreditita de la filmproduktista asocio FIAPF, kune kun la festivaloj de Berlino, Cannes, San Sebastián, Karlovy Vary aŭ Venecio inter aliaj. Inter la jaroj 1971 kaj 1995 la festivalo pro politikaj kaj ekonomiaj kialoj post la establiĝo de armea registaro en Argentino ne okazis.
Prezidanto de la festivalo laŭ la stato de somero 2012 estas la reĝisoro Miguel Pereira.
Astor de Oro
[redakti | redakti fonton]La ĉefa festivala premio nomatas Astor de Oro - ĝi ekde la jaro 1959 estas atribuata al la festivale plej bona filmo. Sume la festivala ĵurio ĉiujare disdonas pli ol dek kvin premiojn en diversaj kategorioj.
La filmoj ĝis nun honorigitaj per la premio Astor de Oro:
- 1959: Smultronstället ("sovaĝaj fragoj"), reĝisoro Ingmar Bergman (Svedio)
- 1960: Die Brücke ("la ponto"), reĝisoro Bernhard Wicki (Germanio)
- 1961: Saturday Night, Sunday Morning ("sabate nokte, dimanĉe matene"), reĝisoro Karel Reisz (Britio)
- 1962: I giorni contati ("la tagoj nombrataj"), reĝisoro Elio Petri (Italio)
- 1963: Az Angyalok Földje Tero de la Anĝeloj, reĝisoro György Révész (reĝisoro) (Hungario)
- 1964: I Compagni ("la kamaradoj"), reĝisoro Mario Monicelli (Italio)
- 1965: Gli Indifferenti ("la neinteresatoj"), reĝisoro Francesco Maselli (Italio)
- 1966: At’ Zije Republika! ("vivu la respubliko"), reĝisoro Karel Kachyňa (Ĉeĥoslovakio)
- 1968: Bonnie and Clyde, reĝisoro Arthur Penn (Usono)
- 1970: Macunaíma, reĝisoro Joaquim Pedro de Andrade (Brazilo)
- 1996: El Perro del Hortelano ("la hundo de la ĝardenisto"), reĝisoro Pilar Miró (Hispanio)
- 1997: The Tango Lesson "(la Tango-leciono"), reĝisoro Sally Potter (Britio)
- 1998: Abr-O Aftaab ("la nubo kaj la sunleviĝo"), reĝisoro Mahmoud Kabari (Irano)
- 1999: As bodas de Deus ("la nuptoj de dioj"), reĝisoro João César Monteiro (Portugalio)
- 2001: Ta Ja, Zlodziej ("estas mi, la ŝtelisto"), reĝisoro Jacek Bromski (Pollando)
- 2002: Bolívar soy yo ("Bolívar estas mi"), reĝisoro Jorge Alí Triana (Kolumbio)
- 2003: Separacoes ("separoj"), reĝisoro Domingos de Oliveira (Brazilo)
- 2004: Buena Vida Delivery, reĝisoro Leonardo Di Cesare (Argentino)
- 2005: الرحلة الكبرى / le grand vojage ("la granda vojaĝo"), reĝisoro Ismaël Ferroukhi (Francio / Maroko)
- 2006: Noticias lejanas ("notoj malproksimaj"), reĝisoro Ricardo Benet (Meksiko)
- 2007: Ficció ("fikcio"), reĝisoro Cesc Gay (Katalunio, Hispanio)
- 2008: Aruitemo aruitemo ("ankoraŭ marŝanta"), reĝisoro Hirokazu Koreeda (Japanio)
- 2009: Cinco días sin Nora ("kvin tagoj sen Nora"), reĝisoro Mariana Chenillo (Meksiko)
- 2010: Essential Killing ("esenca mortigado"), reĝisoro Jerzy Skolimowski (Pollando)
- 2011: Abrir puertas y ventanas ("malfermi pordojn kaj fenestrojn"), reĝisoro Milagros Mumenthaler (Argentino / Svislando)