János Balogh (hidrologo)
János Balogh (hidrologo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de aprilo 1917 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Kassa |
Morto | la 21-an de aŭgusto 2002 en Hungario Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | agronomo hidrologo universitata instruisto |
János Balogh [jAnoŝ balog], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balogh János estis hungara agronomo, hidrologo, altlerneja instruisto, irigaciisto.
János Balogh[1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1917 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 21-an de aŭgusto 2002 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Balogh akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1939, post 2 jaroj diplomon en pli alta grado. Post la dua diplomo li laboris jaron en grafa bieno, poste li batalis dum la 2-a mondmilito. Li rifuĝis el la armeo, post aventuroj li havis ŝtatan postenon (1945–1948), poste en la agrikultura ministerio. Inter 1953–1957 li estis docento de Agrarscienca Universitato, poste li laboris en pluraj ŝtataj firmaoj ĝis 1977, dum li specialiĝis pri la irigacio. Li kandidatiĝis en 1981 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Öntözés bevezetésének jelentősége Magyarországon. (disertaĵo, 1941)
- Öntözéses növénytermesztéstan. (3 volumoj, 1952–1954)
- Mezőgazdasági vízhasznosítás. (studenta lernolibro, 1957)
- Házi és ipari szennyvizek hasznosítása öntözéssel. (kunaŭtoro, 1965)
- Növénytermesztés és vízgazdálkodás. (kunaŭtoro, 1969; post pligrandigo: 1975)
- Növénytermesztés és vízgazdálkodás. (kunaŭtoro, 1975)
- Néhány módszer szántóföldi növényállományok öntözővíz-igényének meghatározására evapotranszspirációs vizsgálatokkal. (disertaĵo, 1981)
- Az Ófalu mellé tervezett rádióaktív-hulladék temető földrajzi környezete. (kunaŭtoro, 1990).