János Diescher
János Diescher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en 1813 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Pest (urbo) |
Morto | 11-an de novembro 1883 en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Jobb oldali árkádsor és a főút között, (Á. Közép I-IV.) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto obstetrikisto |
János Diescher [jAnoŝ dIŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Diescher János, estis hungara kuracisto, internisto, ĥirurgo, akuŝisto kaj altlerneja instruisto. Liaj fratoj estis József Diescher kaj Sámuel Diescher, ili apartenis al la germana malplimulto de la lando.
János Diescher[1] naskiĝis en 1813 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 11-an de novembro 1883 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Diescher akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1838. Post siaj studoj li estis akuŝisto en hospitalo. Post kvar jaroj li estis altrangigita akuŝisto de urbo Pest. Li specialiĝis ankaŭ pri internaj malsanoj kaj en la sekvaj jaroj li estis vaste konata. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis fidela apoganto de la Habsburgoj, tial post falo de la revolucio li ricevis profesoran statuson en la universitato, inter 1851 kaj 1866 li instruis kirurgion, poste akuŝadon. En 1874 li estis emeritita en la universitato, sed li kuracis plu.
Liaj planitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Syphilis (disertaĵo, 1838)
- Relatio medica synoptica partuum et morborum in clinico obstetricio reg scient (manuskripto, 1840)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2021-07-12 per la retarkivo Wayback Machine