Saltu al enhavo

János László Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János László Nagy
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1945 (1945-10-04)
en Vilshofen an der Donau
Morto 26-an de decembro 2018 (2018-12-26) (73-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo grafikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János László Nagy [jAnoŝ lAslo nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy János László, estis hungara-kanada grafikisto, lignogravuristo kaj altlerneja instruisto.

János László Nagy [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1945 en usona militkaptitejo en Vilshofen an der Donau (Germanio), li mortis la 26-an de decembro 2018 en Slovakio (supozeble en Hurbanovo).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

La familio Nagy revenis al Ĉeĥoslovakio el la militkaptitejo, sed en 1947 ili estis deportitaj al Hungario, al Mór en 1947 laŭ Dekretoj de Beneš. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 la familio disidis al Kanado. La juna János diplomiĝis pri grafikado en Toronto, poste li estis grafikisto. Li instruis jardekon la karikaturon en la altlernejo. Baldaŭ li komencis krei ankaŭ lignajn reliefojn. En 2004 li translokiĝis al Hurbanovo, kie li daŭris la gravuradon. Li ĉerpis temojn el la hungara historio. Post la morto li postlasis edzinon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]