John Freind
John Freind (1675-1728) | |||||
---|---|---|---|---|---|
medicus et chemicus Anglicus
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1675 en Croughton, Northamptonshire, Anglio | ||||
Morto | 26-a de julio 1728 en Londono, Anglio | ||||
Lingvoj | angla • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Alma mater | Westminster School, Reĝa Kolegio de Kuracistoj, en Londono, Universitato de Oksfordo | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | William Freind (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto kemiisto politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano Frajndo (1675-1728) estis angla kuracisto kaj kemiisto, aŭtoro de iu "Historio de la Medicino ekde la tempo de Galeno ĝis la komenco de la 16-a jarcento", kaj privata kuracisto de la brita reĝino Karolina (1683-1737), posteno kiun li okupis ĝis la lastaj tagoj de sia vivo. Li estis lernanto de Isaac Newton al kiu li dediĉis sian verkon "Prelectiones chimicae", eldonita en 1707.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li studis en la Lernejo de Westminster, kie lia frato Robert Freind (1667–1751), ankaŭ estis direktoro. Unu el liaj instruistoj en Westminster estis Richard Busby (1606-1695) kaj en la Preĝejo de Kristo, en Oksfordo, li studis kun Henry Aldrich (1647-1710).
Pli malfrue li komencis studi medicinon, kaj elmontrinte siajn sciencajn atingojn pere de siaj pluraj dokumentoj, li estis indikita kiel profesoro pri kemio en la Universitato de Oksfordo, en 1704. En la sekva jaro, li akompanis la anglan armeon, kies komandanto estis Charles Mordaunt, 3-a Grafo de Peterborough (1658-1735), al Hispanio. Iom post sia reveno, en 1713 el Flandrio, el kie li akompanis la britajn trupojn, li fiksis loĝejon en Londono, kie li baldaŭ akiris reputacion kiel kuracisto.
En 1716, li fariĝis membro de la "Reĝa Kolegio de Kuracistoj", faris kelkaj prelegojn konatajn kiel prelegojn de Goulston (omaĝe al la fondinto de la Reĝa Kolegio), en 1717, kaj elektiĝis kiel unu el la cenzoroj en 1718, kaj en 1720 li fariĝis Harveja Oratoro.[1] En 1722, li ekpartoprenis en la Ĉambro de komunuloj kiel parlamentano nome de Launceston, Kornvalo. Sed, akuzita pri favorigo al la aferoj de la ekzilitaj Stuartoj, li pasos duonjaron en la Turo de Londono. En la Turo li kreis sian History of Physick (Historio de la medicino, 1726), verko kiu tre influis la tiaman profesiularon. En 1726, li estis indikita kiel privata kuracisto de la reĝino kaj tie li restis ĝis sia morto.
Kiam juna, Frajndo, kune kun Peter Foulke, produktis eldonon kun la paroladoj de Eskineso kaj Demosteno pri la afero de la oratoro Ktesifono. En 1707, reveninte hejmen el ekspedicio en Hispanio, li verkis raporton kiu akiris grandan popularecon.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Prelectiones chimicae, 1707, (li dediĉis ĉi-verkon al sia profesoro Isaac Newton)[2]
- The History of Physic (from the time of Galen to the beginning of the sixteenth century), 1725, lia plej grava verko, kune kun Richard Mead
- Emmenologia in qua fluxus muliebris menstrui, 1703
- Nine Commentaries Upon Fevers: And Two Epistles Concerning the Smallpox ..., 1730
- De Morbis Popularibus (Pri la popularaj malsanoj), 378 pagoj, Hipokrato
- A Letter to the Learned Dr. Woodward: By Dr. Byfield
- historia medicinae a Galeni tempore usque ad initium ..., 1735
- Ippokratoys Epidimion tò pronton, kai tò triton: His accomodavit novem de ..., 1717, Hipokrato, John Freind
- De purgantibus in secunda variolarum confluentium febre ..., Volume 1, 1720
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marshall University Arkivigite je 2014-11-21 per la retarkivo Wayback Machine
- The Royal Society Journal of the History of Science
- WorldCat Identities
- 1911 Encyclopædia Britannica
- New Trends in Education in the Eighteenth Century, Nicholas Hans
- Modern Drug use: An Enquiry on Historical Principles, R. D. Mann
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Voltaire (1694-1778)
- Robert Freind (1667–1751), angla klerikulo kaj direktoro de la Westminster School
- Peter Foulkes (1676–1747) kimra ekleziulo kaj akademiulo
- Henry Levett (1668–1725), angla kuracisto kaj pioniro en la traktado de la variolo
- John Wigan (1696-1739), angla poeto kaj kuracisto
- John Locke (1632-1704)
- Thomas Willis (1621-1675)
- Richard Mead (1673-1754)
- Richard Busby (1606-1695) angla anglikana pastoro kaj direktoro de la Westminster School
- Stephen Hales (1677-1761)
- Henry Aldrich (1647-1710) estis lia profesoro en Oksfordo
- Opera omnia medica, 1735
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En la jaro 1665, William Harvey kreis la "Harveian Oration" (Preĝo de Harvey), prelego, kiu estas farata ĉiujare en la Reĝa Kolegio de Londono.
- ↑ Escrevendo a história da ciência: tendências, propostas e discussões ..., Ana Maria Alfonso-Goldfarb, Maria Helena Roxo Beltran