Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia pirosulfito, dusulfito de kalio, metabisulfito de kalio aŭ K2S2O5 estas kristalblanka neorganika substanco kun tranĉa sulfurodoro, uzata kiel anti-oksidiganto, kemia vino-konservaĵo kaj fungicido en agrikulturo. Geometrie ĝi posedas unuklinan kristalstrukturon kiu malkomponiĝas kiam temperaturo atingas 190 °C, estigante kalian sulfiton kaj sulfuran duoksidon.
Ĝi uzatas kiel nutro-konservaĵo konata sub la identigo E224, tamen ĝia uzo estas restrikta ĉar ĝi povas kaŭzi alergiajn reakciojn sur kelkaj homoj. Metabisulfito de kalio estas inhibanto de la enzimo konata kiel polifenola oksidazo.