La Kitzsteinhorn estas montopinto en la ĉefa alpa kresto en la komunuma teritorio de Kaprun en la aŭstria federacia lando Salcburgio. La Kitzsteinhorn atingas altecon de 3203 m super la marnivelo kaj estas parto de la Hohe Tauern, kiu situas en la orientaj Alpoj. Al monto gvidas telfero. Ĉar temas pri glaĉero, ĝi povas esti uzita de skiistoj dum tuta jaro.