Saltu al enhavo

Kolomano (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolomano
Reĝo de Hungario
Regado 10951116
Persona informo
Naskonomo hungare Kálmán
Naskiĝo ĉirkaŭ 1070
en Székesfehérvár
Morto 3-an de februaro 1116 (1116-02-03)
en Székesfehérvár
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Géza la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sophia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Princo Almoŝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Euphemia of Kyiv (en) Traduki (1104 (Gregoria)–)
Felicia of Sicily (en) Traduki (1097 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Stefano la 2-a de Hungario
 ( Felicia of Sicily (en) Traduki)
Boris Kalamanos (en) Traduki
 ( Euphemia of Kyiv (en) Traduki)
Sophia (en) Traduki
 ( Felicia of Sicily (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Reĝo de Kroatio kaj Dalmatio
Dum 11021116
Antaŭulo Petar Svačić
Sekvanto Stefano la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kolomano (ĉ. 10701116) estis grava hungara reĝo. Li estis ekde 1095 reĝo de Hungario kaj ekde 1102 reĝo de Kroatio kaj Dalmatio. La hungara historio donis al li epiteton libra, kiu celas sian klerecon. Li havas skulptaĵon en Placo de Herooj inter la pli gravaj reĝoj.

Li naskiĝis proksimume en 1074, kiel filo de Géza la 1-a. Komence li devis esti pastro, sed li lastmomente rifuĝis al Pollando. Ŝajne la posteulo por la trono estis lia pli juna frato princo Álmos. Kolomano estis eduka, Álmos estis forta figuro. La postaj skribaĵoj prezentas Kolomanon aĉa homo (lama, ĝibhava, bleza-lispa), kio ne pruviĝis. Tamen en 1095 li surtroniĝis. En la sekva jaro li batale baris rabadon de krucaj militistoj. Kolomano dufoje edziĝis. En 1105 li konkeris Dalmation, sed enlande li devis atenti manovrojn de Álmos, kiu sopiris la tronon. En 1113 Kolomano blindigis Álmos-on kune kun ties filo. La plej grava ago de Kolomano estis: "De strigis vero quae non sunt, nulla questio fiat" (ne ekzistas sorĉistinoj, sekve ne estu akuzoj pri sorĉistinoj). La traduko nuntempe iom ŝanĝiĝis laŭ la plena teksto: idoluloj ne ekzistas, sed estas sorĉistinoj. Li mortis en Székesfehérvár en 1116, kie li estis entombigita.

Ekde Kolomano, Hungario estis en persona unio kun Kroatio kaj Dalmatio, kiu daŭris (kun kelkaj interrompoj) proksimume 800 jarojn, ĝis la disfalo de la habsburga imperio en 1918.