Kozelsk
Kozelsk | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||
Regiono | Centra federacia regiono | ||
Provinco | Kaluga provinco | ||
Poŝtkodo | 249720–249725 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 16 603 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 660 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 54° 2′ N, 35° 47′ O (mapo)54.03527777777835.776666666667Koordinatoj: 54° 2′ N, 35° 47′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 150 m [+] | ||
Areo | 10 km² (1 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kozelsk [+] | |||
Kozelsk (ruse Козельск) estas urbo en Rusio. Ĝi situas ĉe rivero Ĵizdra (Жиздра), kiu fluas en riveron Oka (Ока), 72 kilometrojn sud-okcidente de Kaluga. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 16 603 loĝantoj sur areo de 10 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 660 loĝantoj/km².
En la urbo estas fervoja stacio.
En jaro 1959 la urbo havis 12,1 mil loĝantojn, en 2002 kalkulis 19,9 mil.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj mencioj pri la loko devenas de 1146. Kozelsk estas tiam menciita kiel parto de Ĉernihova Princlando. La urbo famiĝis dum invado de mongoloj sub gvido de Batua ĥano printempe 1238. Loĝantoj, aŭdinte pri pli frua amasbuĉado fare de mongola armeo, defendis sin malespere dum 7 semajnoj, mortigante ĉirkaŭ 4000 da mongolaj soldatoj. Post konkero mongoloj preskaŭ tute detruis la urbon kaj ekstermis ĉiujn defendantojn kun ilia teoria gvidanto Vasil, dek-duaĝa filo de la princo Titus. Dum la jaroj 1446 - 1494 Kozelsk, post disfalo de la Ora Hordo, kiel unu el princlandoj de la supra fluo de rivero Oko, fariĝis mallongtempe parto de la Granda Duklando de Litovio. Ekde 1494 estis konkerita de soldatoj de la Granda Duklando de Moskvo kaj fariĝis parto de Rusio.
La plej bone konata konstruaĵo de Kozelsk estas 18-jarcenta monaĥejo, Optina Ermitejo. Tie dum la jaroj 1939 - 1940 funkciis soveta internigejo por poloj. Militservaj kaj rezervaj oficiroj kune kun substandardistoj de Pola Armeo post anekso de orientaj partoj de Pollando fare de Sovetunio la 17-an de septembro 1939 fariĝis militkaptitoj. Inter la 1-a ĝis 4-a de novembro ĉiuj polaj militkaptitaj-oficiroj estis dislokitaj en sovetaj urboj Kozelsk kaj Starobilsk, funkciuloj de polico, limgardistoj kaj prizongardistoj en Ostaŝkov. Inter aprilo kaj majo 1940 NKVD transportis ĉirkaŭ 4500 al arbaro apud Katin, kie dispafis ĉiun per kuglo malfronte de la kapo dum tiel nomata masakro de Katin.
Konindaj personoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Zbrodnia katyńska w świetle dokumentów (Katina krimo lume de dokumentoj), Gryf, Londono 1982.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Jan Bober, Za drutami obozów sowieckich. Wspomnienia. Opracował, wprowadzenie i przypisy sporządził Krzysztof Halicki, Łódź 2016, s. 272 Krzysztof Halicki – Academia.edu
Arĥangelsko | Belgorodo | Velikije Luki | Velikij Novgorod | Vladikavkaz | Voroneĵ | Vjazma | Dmitrov | Jelec | Jelnja | Kozelsk | Kronŝtadt | Kursk | Luga | Malgobek | Naro-Fominsk | Orjol | Polarnij | Pskovo | Rĵev | Rostov-na-Donu | Tuapseo
Administra centro: Kaluga
Urboj: Balabanovo |
Belousovo |
Borovsk |
Jermolino |
Ĵizdra |
Juĥnov |
Kirov |
Kozelsk |
Kondrovo |
Kremjonki |
Ludinovo |
Malojaroslavec |
Medinj |
Meŝĉovsk |
Mosalsk |
Obninsk |
Sosenskij |
Spas-Demensk |
Suĥiniĉi |
Tarusa |
Juĥnov
Municipaj distriktoj: Babininskij |
Barjatino |
Borovsk |
Dzerĵinska |
Duminiĉi |
Ĵizdra |
Ĵukov |
Iznoski |
Kirov |
Kozelsk |
Kujbiŝeva |
Ludinovskij |
Malojaroslavec |
Medinskijj |
Meŝĉovsk |
Mosalsk |
Peremiŝl |
Spas-Demensk |
Suĥiniĉi |
Tarusa |
Uljanovo |
Ferzikovo |
Ĥvastoviĉi |
Juĥnov