Saltu al enhavo

Kristóf Milák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristóf Milák
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 2000 (2000-02-20) (24-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo naĝisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kristóf Milák [kriŝtOf], laŭ hungarlingve kutima nomordo Milák Kristóf, estas hungara naĝisto, olimpika ĉampiono (do ormedalinto), trifoja mondĉampiono kaj mondrekordulo.

Kristóf Milák[1] naskiĝis la 20-an de februaro 2000 en Budapeŝto.

jen li, 18-jara, en la Somera Junulara Olimpiko en oktobro 2018

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Kristóf Milák maturiĝis en gimnazio en Érd, sed li lernis naĝi en la proksima Százhalombatta. Li ricevis ŝtatan premion en 2021.

Sporta kariero

[redakti | redakti fonton]

Kristóf Milák ekde 2015 atingis signifajn naĝajn rezultojn. Li estis hungara ĉampiono 18-foje inter 2017-2022. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2020 kun ora kaj arĝenta medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje en 2019 kaj 2022. Li estis ankaŭ ĉampiono de Eŭropo sesfoje inter 2018-2022. Li naĝis mondrekordojn dufoje en 2019 kaj 2022 (papilinaĝado 200 m). En la Somera Olimpiko 2024 en Parizo li kolektis oran kaj arĝentan medalojn kaj havis la honoron esti la vira hungara flagoportanto en la solena fermo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]