Saltu al enhavo

Kungfuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kungfuo
Ĉinaj luktartojsporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Kungfuo, estas lukta sistemo kiu estiĝis en Ĉinio antaŭ pli ol 4000 jaroj. La vorto Kungfuo estas ĉina vorto 功夫 (pinyin: gōngfu), kio signifas lertecon aŭ homan atingon.

Wushu (武術 aŭ 武术; pinyin: wǔshù esperante: ŭu ŝu) estas ĉina vorto kiu laŭlitere signifas batalarto. Tiu estas la ĝusta termino por la afero kiu en la okcidento estas konata kiel Kung fu. En Tajvano kaj Ĉinio la termino Kuo Shu (kuo ŝu), kiu signifas nacia arto, estas ankaŭ uzata kun signifo luktarto.

Tiu ĉi artikolo enhavas ĉinan tekston.
Sen taŭgaj subteniloj vi povas vidi demandsignojn, kvadratojn aŭ aliajn signojn anstataŭ ĉinaj karaktroj.
Demonstrado de ŭu ŝu en la Monaĥejo de Daksiangguo en Kaifeng, Henan.

La esenco de la ĉina luktosporto kuŝas ĉefe en la manipulado de ĉji-o, nome direkti forton al parto de la korpo per spiritkoncentro, kio plene kongruas kun la ĉina tradicia filozofio "unueco de la ĉielo kaj la homo". Tiel formiĝis la interna kaj ekstera stiloj de Kungfuo. Laŭ la teorio de la ĉina luktosporto, ĉji-o estas difinita kiel la interna energio aŭ vitala energio por vivantaj estaĵoj[1].

Estas diversaj formoj aŭ stiloj de Kungfuo inkluzive Hungkuno, Bagwazango, Winghuno, kaj tiel plu. Signifaj regionaj varioj ekzistas en ĉina luktosporto, kiel ekzemple inter nordaj kaj sudaj artoj, Hakka kaj Shaolin-artoj, aŭ internaj aŭ eksteraj artoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Pluveta, Ĉina kungfuo, CRI en Esperanto, la 13-a de marto 2017.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]