Saltu al enhavo

Kurisu Kei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurisu Kei
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1910 (1910-07-18)
en Gubernio Vakajamo
Morto 18-an de aprilo 2009 (2009-04-18) (98-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Japana Imperio (–1947) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Akane Kurisu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

KURISU Kei, japane 栗栖 継 (naskiĝis la 18-an de julio 1910, mortis la 18-an de aprilo 2009) estis japana esperantisto kaj bohemisto, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, honora membro de Asocio de Ĉeĥa-Japana Amikeco (en Ĉeĥio), funkciulo de Asocio de Japana-Ĉina Amikeco (en Japanio), honora membro de UEA (1991) kaj de ĈEA.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Esperantisto ekde 1930, pensante, ke per Esperanto eblos progresigi komunismon. Li aktivis en Japana Proleta Esperantista Unio kaj kunredaktis la kulturajn revuojn «Marŝu» kaj «Majo». Li estis eĉ sub malfacilegaj kondiĉoj aktiva esperantista proleto (vidu JPEU kaj Proleta Esperanto-movado en Japanio (ĝis 1934)), kio kostis al li sesfojan areston. Pro sia politika agado, li pasigis kvar jarojn en malliberejo. Jam ne plu komunisto, li dum la 1950-aj jaroj iĝis respektata specialisto pri Ĉeĥoslovakio en sia lando. Per sia laboro por disvastigo de la ĉeĥa kulturo en Japanio Kurisu bonege reprezentis ankaŭ la esperantistan movadon en ekstermovadaj medioj.

En 1949, li ricevis la Kosakan Premion pro siaj atingoj en la Esperanto-movado. En julio 1995, li gajnis la Premion Luigi Minnaja (1-a loko en la esea kategorio, literatura konkurso subvenciita de Universala Esperanto-Asocio).

Li iniciatis en 1979 fondon de la Societo por la Japana-Ĉina Amikeco per Korespondado, kiun li mem prezidis.

Tradukoj el Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Post kiam li iĝis oficiala ĉeĥa literaturisto, li tradukis multajn verkojn, precipe tiujn de Ladislav Mniačko kaj Karel Čapek. Li japanigis pli ol 20 librojn, interalie el Esperanto la librojn La danĝera lingvo de Ulrich Lins kaj Tempesto super Akonkagvo de Tibor Sekelj. Gravas ĉefe liaj japanigoj el Karel Čapek (Poŝrakontoj, Milito kontraŭ Salamandroj, R.U.R, Blanka malsano), Jan Drda (Muta barikado), Julius Fučík (Raporto skribita en pendumila maŝo), Karel Havlíček Borovský (Bapto de caro Vladimir), Jaroslav Hašek (Ŝvejk), A. Lustig (Preĝo por Katarina Horovitz), Božena Němcová (Avinjo), plue el Jan Neruda, Josef Nesvadba, S.K. Neumann, Jaroslav Seifert, Olga Scheinpflugová, J. Weil, Jiří Wolker.

Tradukoj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • "Letero en Cementa Barelo" (Yoshiki Hayama, "Literatura Mondo") 1949
  • "La viro kiu ne aplaŭdas" (Seikichi Fujimori, "Literatura Mondo") 1948
  • "Printempa Vento" (Shigeharu Nakano, "Literatura Mondo") 1948
  • "Ĉevalo" (Nao Tokunaga, "Literatura Mondo") 1949
  • "Crab Factory Ship" (Takiji Kobayashi, neeldonita) Retraduko de Zarpski en la slovakan estis publikigita)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]