Kvilda
Kvilda | |||
germane Außergefild | |||
municipo | |||
Suma vido al Kvilda
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kvilda | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Prachatice | ||
Administra municipo | Vimperk | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | Nacia parko Šumava | ||
Montaro | Šumava | ||
Rivero | Teplá Vltava | ||
Situo | Kvilda | ||
- alteco | 1 062 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 01′ 09″ N 13° 34′ 46″ O / 49.01917 °N, 13.57944 °O (mapo) | ||
Areo | 45,17 km² (4 517 ha) | ||
Loĝantaro | 124 (2024) | ||
Denseco | 2,75 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1569 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 384 93 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0315 | ||
NUTS 5 | CZ0315 550337 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kvilda | |||
Retpaĝo: www.kvilda.sumava.net/kvilda/ | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Kvilda estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Prachatice, 16 km sudoriente de Vimperk. Unu el plej konataj tutjaraj turismaj centroj de Nacia Parko Šumava. Vivas ĉi tie 124 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Modrava, Borová Lada, Nové Hutě, Horská Kvilda kaj Mauther Forst.
Ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]Proksime de Kvilda, 5 km al nordokcidenta direkto, situas vilaĝo Horská Kvilda. Proksime de ŝoseo inter Kvilda kaj Horská Kvilda sur teritorio de municipo Kvilda situas Laga torfejo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 436 |
1880 | 1 768 |
1890 | 1 558 |
1900 | 1 643 |
1910 | 1 493 |
1921 | 1 426 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 475 |
1950 | 204 |
1961 | 227 |
1970 | 226 |
1980 | 205 |
1991 | 169 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 169 |
2014 | 163 |
2016 | 136 |
2017 | 139 |
2018 | 136 |
2019 | 139 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 139 |
2021 | 130 |
2022 | 125 |
2023 | 133 |
2024 | 124 |
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]Rekordoj de la šumava municipo
[redakti | redakti fonton]Šumava Kvilda povas fanfaroni pro kelke ĉeĥaj 'plej'. Tio estas plej alte situanta municipo, plej multe malvarma loko en Ĉeĥio, plej longa fontanta rivero en Ĉeĥio kaj unika plafono de socia ĉambrego, kiu estis envicigita eĉ inter mondajn rekordojn. Ĝis la jaro 2013 Kvilda havis ankaŭ plej altan vive kreskantan kristnaskan arbon en Ĉeĥio. Por tu celo servas 26,5 m alta piceo kreskanta ĉe Preĝejo de sankta Stepano, al kies ornamo oni uzas pli ol 4 000 lumaj LED diodoj kaj ĉenoj kun suma longeco pli ol 400 metroj. Sed en la jaro 2013 estis tiu ĉi rekordo alskribita al piceo en Mladkov.
Kvildaj popolaj subpentraĵoj sur vitro
[redakti | redakti fonton]Fine de la 18-a jarcento estiĝis en Kvilda unu el la plej konataj laborejoj por produkti popolajn subpentraĵojn sur vitro. Fondintoj estis tri junuloj el Raimundsreut – fratoj Johann kaj Bernhard Peterhansl kaj Kaspar Hilgart el Kreuzberg. Iom post iom la kreado en Kvilda komenciĝis diferencigi de bildoj de Raimundsreut. Por la laboroj el Kvilda estas tipa diferenciga signo brune-ruĝaj konturoj de korpaj partioj de la bildigataj figuroj.
Reĝo de Šumava
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1959 reĝisoro Karel Kachyňa kun sia filma stabo filmis en reala medio de la limregiona municipo Kvilda kaj en ties pli vasta ĉirkaŭaĵo filmon Reĝo de Šumava, en kiu enkadre de laŭtempe valida ideologio estas priskribita ĉi tiea situacio mallonge post finigo de la dua mondmilito. Sed la plej dramaj scenoj de la filmo, okazantaj ĉe eksa muelejo kaj en spaco de marĉo estis filmitaj ĉe rivereto Křemelná en pereinta domaro Šerlův dvůr en distrikto Klatovy.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|