Stria arbalciono
Stria arbalciono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lacedo pulchella (Horsfield, 1821) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Stria arbalciono, Lacedo pulchella, estas arbalciono, tio estas birdo de la familio de Halcionedoj, kiu troviĝas en malaltaj tropikaj arbaroj de Birmo, Tajlando, Kamboĝo, Vjetnamo, Laoso, Malajzio, Sumatro, Javo kaj Brunejo. Ĝi formortiĝis el Singapuro. Ĝi estas la ununura membro de la genro Lacedo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Stria arbalciono estas 20 cm longa arbalciono kun fortika ruĝa beko kaj mallonga kresto, kiu leviĝas kaj malleviĝas malrapide. Tiu specio montras rimarkindan seksan dimorfismon kompare kun plej parto de siaj parencoj kaj diferencege el tiuj. La maskla plenkreskulo havas brunajn frunton, vangon kaj nukon, kaj brilbluan kronon. La resto de la supraj partoj, flugiloj kaj vosto estas nigraj kun bluaj strioj. La brusto, flankoj kaj subvosto estas ruĝecaj, kaj la centra ventro estas blanka.
Plenkreskulino estas same rimarkinda, kun ruĝbrunaj supraj partoj kun nigraj horizontalaj strioj, kaj blankecaj subaj partoj kun nigraj strioj en brusto kaj flankoj. Junulo estas pli senkolora ol la plenkreskulo de la sama sekso, havas brunoranĝan bekon, kaj violruĝan striadon en supraj partoj.
La voĉo estas longa fajfa gviiuu sekvita de 15 ripetoj de ĉiiuu en 17 sekundoj, kie la dua silabo laŭgrade svenas. La Stria arbalciono respondas al imitaĵoj de ties alvoko.
Estas tri subspecioj:
- L. p. pulchella, la nomiga raso, reproduktiĝas en Malajzio sude de 7oN, Sumatro kaj Javo.
- L. p. amabilis reproduktiĝas el norda Malajzio norden. Ĝi estas iomete pli granda ol la nomiga formo. La masklo havas bluan nukon, kaj la ino estas pli ruĝeca ol pulchella.
- L. p. melanops reproduktiĝas en Brunejo. La masklo havas nigrajn frunton, vangojn kaj nukon.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu estas birdo de malaltaj pluvarbaroj kiu ĝis 1700 m en Brunejo, sed kutime sub 1100 m de altitudo en la resto de sia teritorio. Malkiel plej parto de alcionoj, ĝi bezonas nek akvofluon nek lageton en sia teritorio.
La nesto estas truo en putrinta arbotrunko, aŭ foje en la sfera nesto de arbotermitoj. La ino demetas ĝis kvin ovojn.
La Stria arbalciono predas grandajn insektojn kaj eventuale etajn lacertojn, kutime kaptitaj en la arboj mem, sed foje el la grundo.
Statuso
[redakti | redakti fonton]Tiu specio estas nekomuna sed disvastigita en granda parto de sia teritorio. Ĝi estas rara en Javo, tre rara en Sumatro kaj malaperinta el Singapuro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Fry, Fry and Harris, Kingfishers, Bee-eaters and Rollers ISBN 0-7136-1410-8
- Robson, Craig. A Field Guide to the Birds of Thailand ISBN 1843309211