Lajos Fridrich (arkitekto)
Lajos Fridrich (arkitekto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fridrich Lajos Vilmos Károly |
Naskiĝo | 22-an de decembro 1883 en Budapeŝto |
Morto | 9-an de marto 1965 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1905) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto konsilisto de ambasado |
Lajos Fridrich [lajoŝ fridriĥ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Fridrich Lajos Vilmos Károly [vilmoŝ kAroj] estis hungara arkitekto.
Lajos Fridrich[1] naskiĝis la 22-an de decembro 1883 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de marto 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Fridrich akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1915. Post la diplomo li studvojaĝis en eksterlando helpe de stipendio. En la lernojaro 1908 kaj inter 1911–1914 li estis asistanto en la universitato. Intertempe li ricevis postenon en municipo de la ĉefurbo, krome li studis desegnadon en Akademio Julian. Dum la 1-a mondmilito li soldatiĝis, sed li faris planojn pri armeaj konstruaĵoj. En la pacaj tempoj li denove studvojaĝis, poste li estis grava figuro en konstruadoj de la ĉefurbaj loĝdomoj. Li pensiuliĝis en 1943.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A budapest-belvárosi plébániatemplom elhelyezésének és környezetének megoldása (1935)
- Épületek eltolása és emelése, tekintettel az Eskü-téri templomra (1936)
Liaj elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝdomo en Ferencváros (distrikto) (1908)
- Lua domo kun malgrandaj loĝejoj en Ferencváros (distrikto) (1925-1926)
- Preĝejo Terezo el Lisieux (Szabadszállás) (1929)
- Trakonstruo (pli precize suprenlevo) de Preĝejo Sankta Floriano (Budapeŝto) (1937)
- Turista hotelo en Kőrösmező (1942, tiam en Hungario, nun en Ukrainio kiel Jasinja)
- Teretaĝa loĝdomo (1946, Budapeŝto)