Lamium
lamio Lamium | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
makullamio Lamium maculatum
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
blanka lamio Lamium album L. 1753 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Lamio (Lamium) estas plantogenro en la familio de la Lamiacoj (Lamiaceae).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Vegetaj karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]Lamio-specioj estas unujaraj ĝis multjaraj herbaj plantoj. La supergrundaj plantpartoj havas konusformajn harojn kaj etajn glandojn. La kontraŭstarantaj folioj estas kun folitigetoj kaj foliplato. La simpla foliplato havas retajn folinervojn kaj havas harojn. La folirando estas noĉa ĝis segildenta.
Generativaj karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]5 ĝis 15 preskaŭ sidantaj floroj staras kune en pseŭdoverticiloj kun mallongaj antaŭfolioj. La brakteoj de la pseŭdoverticiloj estas folisimilaj.
La duseksaj floroj estas unusimetriaj kaj kvinnombraj kun duoblaj periantoj. La kaliko havas formon de tubo ĝis sonorilo, kvinfolivejna. La koloro de la florkrono estas flava, rozea ĝis purpura. La petaloj estas unusimetriaj, fronte ventroformaj kaj dulipaj. La supra lipo estas kaskadoforma volbita kaj plej ofte glatrandaj, malofte dufendaj. La ekstera flanko havas harojn. La fruktoj estas kamerfruktoj. Ili estas akre eĝaj kaj je la pinto stucitaj. Ili havas je la bazo eleosomon.
Floroj
[redakti | redakti fonton]La floroj estas lipfloroj. Ili estas polenigataj de burdoj kaj aliaj apoideoj. La disvastigmeĥanismo de la fruktopartoj okazas per formikoj (mirmekoĥio).
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La genro Lamium estis enklasigita en 1753 de Carl von Linné. La genro Lamium apartenas al la tribo Lamieae en la subfamilio Lamioideae ene de la familio Lamiacoj (Lamiaceae).
La genro Lamium havas 25 ĝis 30 speciojn.
- blanka lamio (Lamium album L.): kun tri subspecioj. Ili hejmiĝas en Eŭropo trans Sudokcidenta Azio kaj Mezazio, Hindujo ĝis Ĉinujo respektive Japanujo kaj en Nordameriko
- Lamium amplexicaule L.: la du supspecioj estas disvastigitaj de Eŭropo trans Sudokcidenta Azio kaj centra Azio ĝis Ĉinujo kaj Japanujo
- Lamium bakhtiaricum JAMZAD: Ĝi hejmiĝas en Irano.
- Lamium bifidum CIRILLO: la tri subspecioj estas disvastigitaj en la Mediteranea regiono kaj Nordafriko
- Lamium caucasicum GROSSH.: La hejmregiono estas Kaŭkazio.
- Lamium confertum FR., (Sin.: Lamium intermedium FR.): La hejmregiono estas norda kaj nordorienta Eŭropo,
- Lamium corsicum GREN. & GODRON: La hejmregionoj estas Korsiko kaj Sardinio, ĝia subspecio corsicum (GREN. & GODR.) estas metita al Lamium garganicum.
- Lamium coutinhoi J.G. GARCÍA: Ĝi venis el Portugalujo
- Lamium cyrneum Person|PARADIS: Ĝi estas endemio en Korsiko.
- Lamium demirizii A.P.KHOKHR.: Ĝi venis el la sudokcidenta Turkujo.
- Lamium eriocephalum BENTH.: Ĝia hejmregiono estas la suda Turkujo
- Lamium flexuosum TEN.: La du subspecioj estas disvastigitaj en la okcidenta mediteranea regiono.
- Lamium galactophyllum BOISS. & REUT.: nordorienta Turkio.
- Lamium garganicum L.: La kvar subspecioj estas disvastigitaj de la mediteranea regiono ĝis Irano.
- Lamium gevorense (GÓMEZ HERN.) GÓMEZ HERN. & A.PUJADAS (sin.: Lamium bifidum subsp. gevorense GÓMEZ HERN.): Ili venas el Portugalujo, Hispanujo kaj Korsiko.
- Lamium glaberrimum (K.KOCH) TALIEV: Ĝi estas endemio de okcidenta Krimeo.
- Lamium hybridum VILL.), estas ankaŭ vario Lamium purpureum var. hybridum (VILL.) VILL. de Lamium purpureum: La disvastigejo estas Makaronezio kaj la okcidenta mediteranea regiono ĝis Svisujo
- Lamium macrodon BOISS. & A.HUET: La disvastigejo estas de orienta Turkujo ĝis nordokcidenta Irano
- makulata lamio (Lamium maculatum L.): Ĝi venas el Eŭropo ĝis la ĉinaj provincoj Gansuo kaj Ŝinĝango.
- Lamium moschatum MILL.: La du subspecioj venas el la orienta mediteranea regiono.
- Lamium multifidum L.: La disvastigejo estas de la orienta Turkio ĝis Transkaŭkazio.
- Lamium orientale(FISCH. & C.A.MEY.) E.H.L.KRAUSE: Ĝia disvastigejo estas de Turkio al Israelo.
- Lamium orvala L.): Ĝia hejmregiono estas Norda Italio ĝis Hungarujo.
- Lamium persepolitanum (BOISS.) JAMZAD (sin.: Stachys persepolitana BOISS.): ĝi troviĝas en la okcidenta kaj sudokcidenta Irano.
- Lamium purpureum L., inkluzive de Lamium moluccellifolium (SCHUMACH.) FR. purpura lamio: la kvin varioj hejmiĝas en Eŭrazio kaj preskaŭ mondvaste kiel neofito.
- Lamium taiwanense S.S.YING: Ĝi hejmiĝas nur en Tajvano.
- Lamium tomentosum WILLD.: ĝia hejmregiono estas Turkujo ĝis norda Irano.
- Lamium tschorochense A.P. KHOKHR.: ĝia hejmregiono estas Turkujo
- Lamium vreemanii A.P. KHOKHR.: ĝia hejmregiono estas Turkujo
La ora lamio kun ĉ. 10 specioj estas aŭ propraj specioj en la genro Lamio aŭ propraj specioj en subgenro Galeobdolon (Lamium subg. Galeobdolon) en Mezeŭropo, tiu grupo konsistas el jenaj specioj:
- Lamium argentatum (SMEJKAL) HENKER EX G.H.LOOS, sin.: Galeobdolon argentatum SMEJKAL, Lamium galeobdolon subsp. argentatum (SMEJKAL) J. DUVIGN.): La hejmregiono estas okcidenta kaj meza Eŭropo. Ĝi estas kulturplanto kaj neofito en kelkaj landoj.
- Lamium endtmannii G.H.LOOS, Sin.: Galeobdolon endtmannii (G.H.LOOS) HOLUB), ĝi ankaŭ estas rigardata kiel subspecio subsp. montanum (PERS.) HAYEK
- Lamium flavidum F.HERM., Syn.: Galeobdolon flavidum (F. HERM.) HOLUB, Lamium galeobdolon subsp. flavidum (F.HERM.) Á.LÖVE & D.LÖVE): Ĝi hejmiĝas en la Eŭropaj montaroj.
- Lamium galeobdolon (L.) L., sin.: Galeobdolon luteum HUDS.: Ĝi hejmiĝas de Eŭropo ĝis Kaŭkazio
- Lamium montanum (Pers.) HOFFM. EX KABATH, sin: Galeobdolon montanum(PERS.) RCHB., Lamium galeobdolon subsp. montanum (PERS.) HAYEK: Ĝi hejmiĝas en Eŭropo ĝis Irano
Jenaj hibridoj en la genro Lamium estas konataj:
- Lamium × holsaticumPRAHL = Lamium album × Lamium maculatum: Ĝi troviĝas en Eŭropo (Francujo, Germanujo, Italujo, Svislando, Polujo, Hungarujo kaj Rumanujo).
- Lamium × schroeteri GAMS = Lamium album × Lamium purpureum: Ĝi troviĝas en Francujo, Svislando kaj Hungarujo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Peter William Ball: Lamium L. En: T. G. Tutin, V. H. Heywood, N. A. Burges, D. M. Moore, D. H. Valentine, S. M. Walters, D. A. Webb (eld.): Flora Europaea. Volume 3: Diapensiaceae to Myoporaceae. Cambridge University Press, Cambridge 1972, ISBN 0-521-08489-X, S. 147–148
- Mika Bendiksby, Anne K. Brysting, Lisbeth Thorbek, Galina Gussarova, Olof Ryding: Molecular phylogeny and taxonomy of the genus Lamium L. (Lamiaceae): Disentangling origins of presumed allotetraploids. In: Taxon, Volume 60, Issue 4, 2011, S. 986–1000.
- Mika Bendiksby, Lisbeth Thorbek, A.-C. Scheen, C. Lindqvist, Olof Ryding: An updated phylogeny and classification of Lamiaceae subfamily Lamioideae. In: Taxon, Volume 60, 2011, S. 471–484.
- Yasaman Salmaki, Mika Bendiksby, Günther Heubl: Molecular phylogeny confirms the placement of enigmatic Stachys persepolitana in Lamium (Lamiaceae; subfam. Lamioideae). In: Phytotaxa, Volume 192, Issue 4, 15. Januar 2015, S. 254–266. COI:10.11646/phytotaxa.192.4.3 Volltext-PDF.