Lav-urso
Aspekto
Lav-urso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Procyon lotor (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo de la Lav-urso (ruĝe)
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Lav-urso, alinome prociono (Procyon lotor), estas rabobesto simila al malgranda urso kun longa vosto markita de koloraj ringoj. Ĝi havas delikatan, elastan flavnigran hararon.
Ili kutime vivas ĉe rojoj kie ili trovas siajn preferatajn manĝaĵojn ĉefe danke al efikega tuŝsento. Tiu nearktisa specio estas konata pro sia kutimo lavi sian nutraĵon en akvo antaŭ manĝado, kio nomigas la specion en Esperanto. Tia kutimo ne rilatas al higieno, sed la akvo plibonigas ilian tuŝsenton.
Moderntempe en Usono lav-ursoj ofte proksimiĝas al la urboj kaj eĉ aŭdacas priserĉi la rubujojn.
Oni ne konfuzu ĝin kun la prociona hundo aŭ procion-hundo (aliaj nomoj de niktereŭto).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Arkipelago Reĝino Karloto
- Centr-usonaj foliarbaroj
- Grandfolia fago
- Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo
- Novanglaj-akadiaj arbaroj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.diewaschbaerenkommen.de Arkivigite je 2018-09-15 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.nature.ca/notebooks/english/racoon.htm
- http://fohn.net/raccoon-pictures-facts
- http://wildlife.pro/raccoon-control.html Arkivigite je 2008-09-17 per la retarkivo Wayback Machine