Lazar Kaganoviĉ
Lazar Mojsejeviĉ KAGANOVIĈ (1893–1991) estis juddevena komunista gvidanto, fidela al Stalin, popolkomisaro. Respondeca pri kolektivigo en Sovetunio, deportadoj, holodomoro, masakro de Katin, detruo de la Katedralo de Kristo Savinto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li laboris ekde la aĝo 14 en ledofabriko. Li estis membro de la bolŝevika frakcio de la Rusa Socialdemokrata Partio ekde 1911, oni plurfoje arestis lin pro kontraŭleĝa agado.
Oni nomumis lin en 1920 el prezidento de la taŝkenta sovetia registaro. Pro lia tiea agado atentis pri li Stalin, kiu komisiis lin pri inspektado de lokaj partiorganizoj, ekde 1924 pri personaferoj de la partio. Ĉar li helpis tiuterene efike politikon de Stalin, li iĝis en 1930 membro de la Politburoo (Politika Komitato) ĝis 1957. Li apartenis al fidelaj konsilantoj de Stalin. Li apogis forte la perfortan agrikulturan kolektivigon kaj konstruon de la metroo en Moskvo.
Kaganoviĉ kaj Vjaĉeslav M. Molotov kontraŭstaris politikon de Sergej M. Kirov, kiu volis doni avantaĝojn al la kamparanoj kaj volis malfortigi la stalinan socian kontrolon. Kaganoviĉ kaj Molotov formis la kernon de la Politburoo. Ekde tiam ĝis morto de Stalin, Kaganoviĉ respondecis pri malpeza industrio de la Sovetunio. Li estis en 1935 trafika poste malpezindustria ministro (1937), poste oni nomumis lin al ministro pri fuelo (1939) kaj naftoindustrio. Kaganoviĉ kune kun aliaj membroj de la Politburoo kiel Josif Stalin, Vjaĉeslav Molotov, Voroŝilov, Mikojan kaj Miĥail Kalinin rutine subskribis listojn de ekzekutoj, kaj ekzemple permesis la Masakron de Katin (vidu la apudan foton de la dokumento).
Li estis en 1956–57 unu vic-ĉefministro kaj samtempe ministro pri konstrumaterialoj. Li partoprenis en puĉo kontraŭ Nikita Ĥruŝĉov (junio 1957), pro tio oni eksigis el la komunista partio, kaj li plu agadis kiel direktoro de kemia fabriko.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Simon Sebag Montefiore, Stalin. Dwór czerwonego cara (Stalin. Kortego de la ruĝa caro), Varsovio 2004.