Ludoviko la Saltanto
Ludoviko la Saltanto | ||
---|---|---|
turingia grafo | ||
Tomboslabo en la eisenacha Georgo-kirko
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1042 | |
Morto | 6-an de majo 1123 en Reinhardsbrunn | |
Tombo | Wartburg vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Ludovikidoj (germane Ludowinger) | |
Patro | Ludoviko la Barba vd | |
Patrino | Cäcilie von Sangerhausen vd | |
Edz(in)o | Adelheid von Stade vd | |
Infanoj | Ludoviko la 1-a de Turingio, Cäcilie von Thüringen (en) , Adelheid von Thüringen (en) , Udo I of Thuringia (en) , Heinrich Raspe I. (en) , NN (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ludoviko la Saltanto (germane: Ludwig der Springer, Graf Ludwig von Schauenburg; naskiĝis en 1042, mortis la 6-an de majo 1123 en Reinhardsbrunn) estis turingia grafo kaj prapatro de turingiaj landgrafoj. Lia filo Ludoviko, la unua landgrafo, nuptis la hesian heredantinon Hedwig.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La filo de Ludoviko la Barbulo (latine: Ludovicus cum barba, germane: Ludwig der Bärtige), la prapatro de la unua turingia landgrafa dinastio veninte el la frankonia Majnregiono, fortigis la pozicion de la ekleziobea partio. Li strebis malfortigi la potencon de la reĝoj. En 1073 li akiris la Wartberg-monton en Eisenach post repuŝo de la vera posedinto okaze de saksia-turingia ribelo kaj konstruigis tie Wartburg. Ankaŭ Neunburg-kastelon li konstruigis en Freyburg (Unstrut). Ambaŭ burgoj kune kun Eckartsberga (kiun li gajnis en 1122 fare de imperiestro Henriko la 5-a) iĝis potencbazo dinastia. Ludoviko, kiel li estis farinta jam kontraŭ Henriko la 4-a en la tempo de la t.n. investitura konflikto, ekigis kritikon kontraŭ Henriko la 5-a. Tiu laste menciita du fojojn kaptis lin kaj malliberigis lin eĉ inter 1114–16 en nekonata loko. Nur en 1122 fariĝis repaciĝo inter la du personoj.
Legendo rakontatas pri malliberiĝo de Ludoviko sur Kastelo Giebichenstein disde kiu li vivsavonte saltis[1] en la riveron Saale. Sed tiu ĉi rakonto elpensitis nur du jarcentojn post ties morto - tamen restis historiografie la moknomo el ĝi. La puno estis por laŭdira murdo de la saksia palatina grafo Frederiko la 3-a de Goseck. La kruelaĵo faritis ne de Ludoviko la Saltanto mem sed de du dungitaj murdistoj. Ludoviko tiam edzinigis la belan vidvinon Adelheid kaj fondis la saman jaron monakejon en Reinharsbrunn kien li sendis monakojn el Hirsau ne favorantajn la imperiestran moŝton. Ok monatojn antaŭ la morto Ludoviko mem iĝis frokulo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 790 (tie ĉi interrete)