Mahīśāsaka
Aspekto
Mahīśāsaka (ĉine 化地部; pinjine, Huàdì Bù) estas unu el la skoloj de frua budhismo laŭ kelkaj registroj. Ĝia origino povas esti la disputo dum la Dua Budhisma Koncilio. Oni pensas, ke la sekto Dharmaguptaka originiĝis el la sekto Mahīśāsaka ĉe la fino de la dua aŭ komenco de la unua jarcento a.K.