Maketo (arkitekturo)
Maketo estas tridimensia laŭskala reprezentado de objekto.
Faka uzado de maketoj
[redakti | redakti fonton]Maketoj en arkitekturo kaj urboplanado
[redakti | redakti fonton]Tre utila estas maketo en arkitekturo, ĉar per maketo nespertulo pli facile imagas iun konstruotaĵon kaj komprenas la spacajn interrilatojn ol per du-dimensiaj desegnaĵoj. Helpe de maketoj oni pli povas eksperimenti pri ekzemple la efiko de lumo aŭ de aerodinamiko.
-
Urboplanado perkomputile (Duisburg)
-
Flughaveno, maketo
Produktado de maketoj
[redakti | redakti fonton]Materialo por fari maketojn estas papero, kartono, ligno, plasto, foje gipso aŭ cemento, vitro aŭ metaloj.
Kutime uzataj skaligoj por arkitekturaj maketoj estas
- 1:2000 ĝis 1:500 por urbodesajnaj maketoj
- 1:200 ĝis 1:50 por unuopaj konstruaĵoj
- 1:20 ĝis 1:1 por montri arkitekturajn detalojn
Komputilmaketoj
[redakti | redakti fonton]Maketoj por planado aŭ scienca uzo hodiaŭ ofte estas realigataj kiel virtualaj maketoj en komputiloj per komputilapogita desajno: la konstruataj modeloj entenas la necesajn spacokoordinatojn kaj permesas rigardi la virtualan objekton el diversaj vidpunktoj aŭ eĉ "moviĝi" en ĝi. En stereolitografio okazas la inversa proceso: el la spacokoordinatoj la komputilo stiras la tranĉadon de reala maketo, ebeno post ebeno.
Plie maketoj estas utilaj en multaj aliaj fakoj, ekzemple en geografio (globusoj, Reliefoj), en astronomio (planetarioj) kaj en militstrategio (terenreliefoj). Plia utilo de maketo, lastatempe tre uzata, temas pri maketo uzata de blinduloj por kompreni pere de la tuŝosenso kia estas ĉu konstruaĵo ĉu urbo (ekzemple historia centro, tipa kvartalo ktp.). Ĉar tiaj maketoj estas tuŝotaj kaj suferos eventualajn damaĝojn oni faras plej ofte el metalo (ekzemple bronzo) kaj pli malofte el ŝtono aŭ ia rokaĵo.
Maketoj kiel ludiloj
[redakti | redakti fonton]Maketoj krome estas oftaj kaj ŝatataj ludiloj:
- pupohejmo
- ludbutiko
- ludaŭtoj
- ludiltrajnoj
- eĉ pupoj mem estas fakte maketoj.
-
Pupohejmo, maketo por infanoj
-
Ludbutiko, Germanio 1957
-
Makettrajnoj por infanoj