Saltu al enhavo

Miklós Martin

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Martin
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1931 (1931-06-29)
en Budapeŝto
Morto 26-an de marto 2019 (2019-03-26) (87-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj hungaraanglafranca
Loĝloko Pasadena
Ŝtataneco Hungario
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio - franca lingvo
Universitato Princeton - latinida lingvaro
Universitato Eötvös Loránd - bildartohistorio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo akvopilkisto
akademiulo
sporta trejnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Miklós Martin [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Martin Miklós estis hungara akvopilkisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, usona trejnisto kaj altlerneja instruisto.

Miklós Martin[1][2] naskiĝis la 29-an de junio 1931 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de marto 2019 en Los-Anĝeleso.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Miklós Martin maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1949, poste li akiris arthistoriistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1956. Li ricevis premiojn en 1951 kaj 1955.

Vivo en Usono

[redakti | redakti fonton]

Depost la Olimpiko en 1956 li disidis al Usono, kie li kompletigis sian diplomon per franca lingvo en Universitato de Suda Kalifornio kaj Universitato Princeton kun Ph.D., poste li instruis en en:Pasadena City College, krome li estis trejnisto de la loka universitata teamo, eĉ li instruis skiadon. Post jaroj li ofte hejmenvojaĝis.

Sporta kariero

[redakti | redakti fonton]

Miklós Martin jam estis akvopilkisto dum la gimnaziaj jaroj en junulara teamo, depost la maturiĝo jam en plenkreska teamo en Újpest, eĉ li estis hungara ĉampiono kvarfoje (1950-1955). Li apartenis ankaŭ al la hungara nacia teamo inter 1949-1956 27-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun ora medalo (en la dua Olimpiko pro sportvundo li ne ludis).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]