Miklós Szabolcsi
Miklós Szabolcsi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de marto 1921 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de septembro 2000 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1939–1943) |
Familio | |
Patro | Lajos Szabolcsi |
Infano | 1 |
Parencoj | Bence Szabolcsi (onklo) |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto kritikisto universitata instruisto |
Miklós Szabolcsi [miklOŝ sabolĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabolcsi Miklós estis hungara literaturhistoriisto, kritikisto, instruisto, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1976). Lia onklo estis Bence Szabolcsi.
Miklós Szabolcsi [1] naskiĝis la 3-an de marto 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de septembro 2000 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Szabolcsi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1939-1943. Post la 2-a mondmilito li instruis en mezlernejo ĝis 1953, poste li redaktis revuon. En 1948 li edziĝis baldaŭe havanta filon. En 1956 li eklaboris en literatura instituto, sed dume li ankaŭ instruis en universitatoj de Debrecen kaj Budapeŝto, fine eĉ en Sorbonne. Ekde 1981 li laboris plu en pedagogia instituto. Li doktoriĝis en 1963 antaŭ la akademio. Li okupiĝis precipe pri vivo de Attila József kaj avangardo. Li ricevis 5 hungarajn premiojn inter 1949-1980, fine francan premion en 1987.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- József Attila (1952)
- Fiatal életek indulója. József Attila pályakezdése (1963)
- Elődök és kortársak (1964)
- A clown mint a művész önarcképe (1974)
- A neoavantgárd (1983)
- Kész a leltár. József Attila élete és pályája 1930–1937 (1998)
- József Attila élete és pályája I.–II. (2005)