Mikronezio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Federacio de Mikronezio |
Mikronezio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Mondregiono | |||||
| |||||
- koordinatoj | 12° 0′ 0″ N, 152° 0′ 0″ O (mapo)12152Koordinatoj: 12° 0′ 0″ N, 152° 0′ 0″ O (mapo) | ||||
Loĝantaro | 321 304 [+] (2023) | ||||
Mikronezio | |||||
Vikimedia Komunejo: Micronesia [+] | |||||
Ne konfuzenda kun Federacio de Mikronezio
Mikronezio, el la greca mikros (μικρός) (signifanta malgranda) kaj nesos (νῆσος) (signifanta insulo), estas subregiono de Oceanio, kiu enhavas kelkcent malgrandajn insulojn en la Pacifika Oceano. La Filipinoj troviĝas al la Nordokcidento, Indonezio, Papuo-Novgvineo kaj Melanezio al la Okcidento kaj Sudokcidento, kaj Polinezio al la Oriento.
Geografio kaj historio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi regiono konsistas el kelkcent da malgrandaj insuloj kiuj estas disvastigitaj sur granda regiono de la okcidenta Pacifiko. Oni scias sole pri unu imperion kiu devenis el Mikronezio kaj estis bazita ĉe Yap.
Jules Dumont d'Urville unue proponis la nomon "Mikronezio"-n je 1831 por distingigi tiun regionon; antaŭ tiama tempo, oni uzis la nomon "Polinezio" por signi la pacifikajn insulojn.
Biogeografie Mikronezio troviĝas en la pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Kune kun Polinezio, Mikronezio konstituas biodiverseco-riĉaĵejon laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.
Politike, Mikronezio estas apartigita en ok nacio-ŝtatoj kaj teritorioj:
- la Federacio de Mikronezio (kelkfoje simple nomita "Mikronezio"), kiu enhavas kvar ŝtatoj: Kosrae, Yap, Ponape, kaj Ĉuuk;
- la Marŝala Insularo;
- Palaŭo;
- la Nord-Marianoj;
- Nauro;
- Kiribato;
- Gvamo;
- Vejkinsulo.
Eŭropanoj frue dominis grandan parton de tiu ĉi areo. La Hispanoj frue koloniigis Gvamon, la Nord-Marianojn, kaj la Karolin-insulojn (kiuj estis iĝinto la Federacio de Mikronezio kaj Palaŭo). Tiuj insulaj teritorioj estis partoj de la Hispanaj Orientaj Indioj, kaj la hispana Filipinoj regis la insulajn ekde 17a jarcento ĝis 1898. Totala eŭropana ekspansio venis sole je la frua 20a jarcento, kaj la areo estis dividota inter:
- Usono, kiu ekregis Gvamo post la Hispana-Usona Milito de 1898, kaj koloniigis Vejkinsulo;
- Germanio, kiu prenis Nauron kaj aĉetis la Marŝalan Insularon, Karolin-insulojn kaj la Nord-Marianojn de Hispanio;
- la Brita Imperio, kiu prenis la Gilbert-Insulojn (Kiribato).
Dum la Unua Mondmilito, Germanio perdis siajn pacifikajn insulajn teritoriojn kiuj iĝis mandato de la Ligo de Nacioj. Nauru iĝis aŭstralian mandaton kaj Japanio ricevis la aliajn germanajn teritoriojn. Post la Dua Mondmilito kaj la malvenko de Japanio, la japaniaj mandatoj iĝis fidon de la Unuiĝintaj Nacioj kiun Usono regis kaj kiu nomiĝis la Fida Teritorio de la Pacifikaj Insuloj. Hodiaŭ, ĉiuj insuloj (escepte de Gvamo kaj Vejkinsulo, kiuj estas usonaj teritorioj, kaj la Nord-Marianoj, kiuj formas usona komunumo) estas sendependaj ŝtatoj.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]Oni klasifikas la lingvoj de la diversaj mikroneziaj indiĝenaj popoloj sub la Auŭstronezia lingvofamilio. Preskaŭ ĉiuj tiuj lingvoj apartenas al la oceana lingvaro, subgrupo de tiu lingvofamilio; tamen, oni notas tri esceptoj en okcidenta Mikronezio kiuj apartenas al la Okcidenta Malaja-Polineziana subgrupo:
- Ĉamora kaj Tanapaga en la Marianaj Insuloj,
- Yapese en la Federacio de Mikronezio, kaj
- Palaŭa en Palaŭo.
Tiu lasta subgrupo ankaŭ inkluzivas la plej parolatajn lingvojn ĉe Filipinoj, Malajzio kaj Indonezio (Kirch, 2000: pp. 166–167).
Ĉe orienta rando de la Federacio de Mikronezio, la lingvoj nukuora kaj kapingamaranga montras ege okcidente etendaĵon de Polinezia.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Kirch, Patrick Vinton. (2000) On the Road of the Winds. An Archaeological History of the Pacific Islands before European Contact. University of California Press, p. 166–167. ISBN 0-520-22347-0.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle The Yap Networker - independent news media on Yap and the Micronesian region, La Yap Retemulo - sendependaj novaĵoj pri la Yap kaj Mikronezia regiono
- angle http://www.dankainmicronesia.com/maps.html
- angle Mapo de Mikronezio
- angle Lunaj Manlibroj por Mikronezio
- angle myMicronesia.com
- angle Yapese.com - Konektanta centoj da Mikronezianoj ĉirkaŭ la mondo
- angle Mikroneziaj Faktoj, Mapoj kaj Flagoj Arkivigite je 2018-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Biodiverseco-riĉaĵejo "Polinezio-Mikronezio".