Mobilizo
Aspekto
Milita Mobilizo estas mobilizo de disponeblaj resursoj (homaj, militaj, industriaj, agrikulturaj, naturaj, teknologiaj, sciencaj, aŭ ĉiutipaj) por ke ŝtato aŭ lando akiru sian maksimuman militan kapablon. La mobilizo povas esti parta aŭ totala laŭ la gravo de la konflikto (militeto kontraŭ totala milito).
La jenaj estas tipaj rimedoj en mobilizo de lando:
- Alvoki rezervulojn al armeo.
- Fari rekrutigojn de civitanol.
- Militigi la industrian produktadon.
- Apliki la kodon de milita justico.
Fine de milito plej ofte okazas malmobilizo por reveni al civila ekonomio.
Mobilizoj en Historio
[redakti | redakti fonton]- Unua Mondmilito: Proksimume oni mobilizis 66,000,000 soldatojn (44,000,000 Aliancanoj kaj 22,000,000 de la Centraj Potencoj)
- Dua Mondmilito: Proksimume oni mobilizis 84,000,000 soldatojn.
- Hispana Enlanda Milito: Proksimume oni mobilizis 3,000,000 soldatojn. (1,26 milionojn ĉe la naciisma flanko kaj 1,75 ĉe la respublika flanko).