Montenanto
Montenanto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Montenanto, masklo de de M. m. monticola
Montenanto, ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Oenanthe monticola (Vieillot, 1818) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Montenanto, Oenanthe monticola, estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas blankanigra birdo kiel kelkaj aliaj samgenranoj kiu estas indiĝena de Suda Afriko.
La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2]. La latina scienca nomo por la specio nome O. monticola signifas “montoloĝanta” do tute kongruas kun tiu ideo la nomo en Esperanto kiel mont-enanto, kvankam kelkaj volus fari vortoludon kun mon-tenanto.
Tiu nemigranta enanto estas specio de loĝantaj birdoj en montara kaj rokaj habitatoj en Namibio, Bocvano, Sudafriko kaj plej suda Angolo.
Montenanto estas 18–20 cm longa, kaj kiel aliaj enantoj, ĝi havas distingilan vostobildon, kun blanka pugo kaj eksteraj vostoplumoj. La kruroj kaj pinta beko estas nigraj.
La masklo estas tre varia laŭ plumaro, kvankam la vostobildo kaj la blanka ŝultromakulo (en nigraj flugiloj) estas ĉiam en tiu blankanigra birdo. La korpoplumaro varias el palgriza al preskaŭ nigra, kaj ili povas havu aŭ ne havi blankan kronon surkape; kutime la brusto estas nigra kaj la ventro blankeca. La ino estas tute malhelbruna krom la blankaj pugo kaj ekstera vosto, do eblas paroli pri seksa duformismo.
La kanto de la Montenanto estas klara melodia fajfado interrompita per akraj krakadoj. Tiu specio estas monogama kaj nestumas surgrunde inter rokoj; la ino demetas 2-4 blankajn ovojn. Ili manĝas insektojn kaj berojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Ian Sinclair, Phil Hockey and Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
- ↑ Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05 .
- ↑ Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05 .