Nalžovické Podhájí
Nalžovické Podhájí | |
vilaĝo | |
Vido de aŭtobusa haltejo
| |
Oficiala nomo: Nalžovické Podhájí | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Příbram |
Administra municipo | Nalžovice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Beneŝova montetaro |
Domoj | 25 |
Akva rezervujo | Akva rezervujo Slapy |
Situo | Nalžovické Podhájí |
- koordinatoj | 49° 42′ 41″ N 14° 22′ 11″ O / 49.71139 °N, 14.36972 °O (mapo) |
Katastro | 9,50 km² (950 ha) Nalžovické Podhájí |
Loĝantaro | 47 (2021) |
Denseco | 4,95 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1413 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 264 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Nalžovické Podhájí | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Nalžovické Podhájí estas vilaĝo en Ĉeĥio, kiu estas parto de municipo Nalžovice en distrikto Příbram. Ĝi troviĝas 2 km norde de Nalžovice, proksime de akva rezervujo Slapy. Estas ĉi tie registritaj 25 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie vivis daŭre 47 loĝantoj.
Nalžovické Podhájí estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 9,5 km². En la katastra teritorio Nalžovické Podhájí situas ankaŭ Hluboká kaj Oboz.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1413. Okcidente de Nalžovické Podhájí troviĝas du arkeologiaj lokoj: burgejo Velké kolo kaj burgejo remparburgejo Malé kolo. El tiuj ĉi lokoj devenas multnombraj arkeologiaj trovaĵoj, inkluzive de moneroj kaj pluaj objektoj.
Dum la dua mondmilito la vilaĝo fariĝis konsisto de soldata ekzercejo de Armiloj SS Benešov kaj ĝiaj loĝantoj devis la 31-an de oktobro 1943 forloĝiĝi.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 139 |
1880 | 149 |
1890 | 149 |
1900 | 151 |
1910 | 141 |
1921 | 135 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 123 |
1950 | 89 |
1961 | 83 |
1970 | 76 |
1980 | 76 |
1991 | 45 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 41 |
2011 | 40 |
2021 | 47 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Proksimume 600 metroj nordoriente de la vilaĝo en situo nomata Na Hradě (ankaŭ Hradiště aŭ Na Hradišti) konserviĝis restaĵoj de burgejo loĝigita precipe en frua mezepoko.
- Al memorinde prorektataj lokkoj apartenas ankaŭ la tn. Malé Kolo kaj Velké Kolo. Malé Kolo estis loĝigita en ĥalkolitiko. Sed la spuroj de eventuala praepoka fortikaĵo ĉi tie tute pereis dum konstruado de burgejo en la dek tria jarcento. Velké Kolo troviĝas sur monteto Hradiště (386 metroj) kaj ankaŭ ĉi tie situadis mezepoka burgejo.
- Al neklaraj objektoj apartenas 600 metrojn longa ŝtona remparo en valo de Stříbrný vrch kaj promontoro (363 metroj) super kunfluejo de rojo Musík kun Vultavo, kie onidire devis troviĝi plua rempara fortikaĵo.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Domy
-
Malnova aŭtobusa haltejo en la jaro 2010
-
Ligna aŭtobusa haltejo en la jaro 2019
-
Fajroestingista armilejo
-
Dia torturo
|