Nice Contieri
Nice Contieri | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de oktobro 1912 en Sale |
Morto | 12-an de aŭgusto 1965 (52-jaraĝa) en Napolo |
Lingvoj | itala • pola |
Ŝtataneco | Italio (1946–1965) Reĝlando Italio (1912–1946) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto slavisto |
Nice Contieri (naskiĝis la 19-an de oktobro 1912 en Sale (Piemonto), mortis la 12-an de aŭgusto 1965 en Napolo) – itala slavistino, polistino kaj tradukistino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝi finis slavistikon en Istituto Orientale en Universitato de Napolo. De 1953 instruis lingvojn kaj gvidis lekciojn pri la pola literaturo kaj pola lingvo. En 1965 habilitiĝis. Ĉefe okupiĝis pri influo de la verkaro de Francesco Petrarca al verkoj de polaj verkistoj kaj poetoj, kaj pri la verkoj de Adam Mickiewicz; ŝi tradukis al la itala lingvo versojn interalie de Tadeusza Peiper, Miron Białoszewski, Julian Tuwim, Jan Brzękowski, Julian Przyboś, Zbigniew Bieńkowski, Stanisław Grochowiak.
Ŝiaj publikaĵoj aperis en "Tempo di Letteratura", "Annali. Sezione Slava" kaj "Ricerche slavistiche".
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 1953 – Sommario di storia della letteratura polacca
- 1955/1956 – Mickiewicz e il Petrarca
- 1961 – La fortuna del Petrarca in Polonia nei secoli XIV e XV
- 1963 – La fortuna del Petrarca in Polonia nella prima meta del secolo XVI
- 1963 – Tuwim e la poesia minore del secolo XIX
- 1966 – Petrarca in Polonia e altri studi (antaŭparolo: Giovanni Maver)