Nová Ves (Ostrava)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nová Ves |
Nová Ves | |||
kvartalo | |||
Ludejo en Nová Ves
Klakebla mapo de Ostrava | |||
|
|||
Oficiala nomo: Nová Ves | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Ĉeĥa Silezio eta parto, Prusia Silezio | ||
Parto de | Ostrava | ||
Montaro | Ostrava baseno | ||
Tipo de parto | Urba parto | ||
Konstruaĵo | Preĝejo de sankta Bartolomeo | ||
Situo | Nová Ves | ||
- koordinatoj | 49° 49′ 29″ N 18° 13′ 40″ O / 49.82472 °N, 18.22778 °O (mapo) | ||
Areo | 3,067 km² (306,7 ha) | ||
Loĝantaro | 747 (2021) | ||
Denseco | 243,56 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1584 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 709 00 | ||
Situo de Nová Ves enkadre de Ĉeĥio
| |||
Nová Ves enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Nová Ves (Ostrava) | |||
Retpaĝo: www.novaves.mmo.cz | |||
Portalo pri Ostrava |
Nová Ves estas ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 747 loĝantoj (2021).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio estas el la jaro 1584, kvankam la municipo kiel tia estis fondita jam komence de la 14-a jarcento sur loko de arbaro Skřínky. Ekde la jaro 1443 ĉi tie situadis kapeleto, kiu estis pli poste detruita kaj fine de la 16-a jarcento anstataŭigita per nova. En la 18-a jarcento estis alkonstruita al ĝi ĉefa navo kaj la kapelo estis alikonstruita je presbiterio. Estiĝis tiel filia preĝejo de sankta Bartolomeo. En la 19-a jarcento altaron ornamas epitafa bildo de ostrava pentristo Jiří Milotský el la jaro 1639.
El la histroriaj indikoj de Moravia Ostrava konkludas, ke nova Ves estis ties malplej riĉa servutula vilaĝo. Rivero Odra kaŭzadis dum inundoj damaĝojn en rikoltoj kaj daŭre subakvigita grundo ne estis tro fekunda. Pruvo de la malriĉeco estas krom alia fakto, ke inter la loĝantoj estis eĉ ne unu bienisto. Ĉe Nová Ves situis fiŝlagoj apartenantaj al hukvalda senjorujo, sed tiu vendis ilin al olomouca kapitulo. Tiu faris el ili kampojn. En katastro de municipo Zábřeh nad Odrou estis poste establita korto, sed tiu estis baldaŭ vendita. En la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento aĉetis ĝin entreprenisto Ignác Vondráček. La korto poste fariĝis parto de posedaĵo Minejo Ignát. Nuntempe la korto servas kiel lerneja bieno de Meza ĝardenista lernejo en Hulváky.
Kresko de industrio en la ĉirkaŭaĵo estis por la malriĉa municipo beno. La loĝantoj jam ne plu devis vivteni sin per agrikulturo, sed laborokazon ili trovis ankaŭ en la industrio kaj en la minejoj. Almigra ondo de novaj laboristoj ankaŭ plialtigis la nombron de loĝantoj el la devenaj 659 al 2275 en la jaro 1930. Ankaŭ ĉeesto de subteraj fontoj de akvo trovis sian eluzon - en la jaro 1890 Moravia Ostrava ĉi tie konstruis akvejon. Tiu estis en la jaro 1908 modernigita kaj ampleksigita. Komunikon kun urboj Ostrava kaj Svinov certigis tramvojo Hulváky - Svinov. Ekde la jaro 1913 la municipo estis alparoĥigita al paroĥo en Mariánské Hory. En la jaroj 1742-1920 la eta nordokcidenta parto de la moderna katastro de Nová Ves enkadre de Hluĉinio estis parto de prusia provinco Prusia Silezio.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 352 |
1880 | 455 |
1890 | 659 |
1900 | 1 212 |
1910 | 1 583 |
1921 | 1 483 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 275 |
1950 | 2 014 |
1961 | 1 666 |
1970 | 1 080 |
1980 | 779 |
1991 | 640 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 603 |
2011 | 676 |
2021 | 747 |
|