Proksime troviĝas vintra centro Třemešek kun skitreno kaj kun deglitejo, la tiea naturo estas tre alloga por ekskursoj el la urbo kaj por aranĝado de someraj tendaroj.
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1344.
En la jaro 1960 al Oskava aliĝis domaro Bedřichov. En ambaŭ partoj funkciis fabrikoj de kompanio Moravolen, alligita uzino de Moravolen Šumperk. Ekde la jaro 1992 ĝi nomiĝis Nobleslen a.s. En la jaro 2007 unu halon kaptis incendio, kiu neniigis multon de ekipaĵo, kiu poste estis riparita, eventuale aĉetita kaj denove ĝi funkcias. Ekde la jaro 2004 la tekstila fabriko havas novan posedanton kaj la nomon. Ties nomo estas CNM textil a.s. kun sidejo en Baška ĉe Frýdek-Místek. La fabriko blankigas, kolorigas kaj presas ŝtofojn.