Palmtop 200LX
Aspekto
Palmtop 200LX | ||
---|---|---|
modelo vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | HP 100LX | |
Lando | Usono | |
Palmtop 200LX estas nomo de unu el pioniraj poŝkomputiloj far firmao Hewlett-Packard. La aparato apartenas al speco de klavaraj poŝkomputiloj. Malgraŭ sia malgranda dimensio ĝi estas vera IBM PC-kongrua komputilo.
Teknika priskribo de Palmtop 200LX
[redakti | redakti fonton]- procesoro - Intel 80c186 kun frekvenco 7.91 MHz;
- 1 aŭ 2 MB da ĉefmemoro;
- 3 MB da ROM;
- ekrano estas simila al CGA (640*420), kia povas prezenti 80 simbolojn por 25 linioj aŭ 64 por 18, aŭ 40 por 16;
- interfacoj - RS-232 kaj IrDA;
- operaciumo - MS-DOS 5.0;
- klavaro - kongrua al QWERTY + aldonaj klavoj;
- elektrizo - 2 baterioj, dimensio AAA (labortempo proksimume 60 horoj);
La poŝkomputilo povas rekte printi per printiloj HP LaserJet, Epson FX-80, IBM Pro Printer kaj kongruaj al ili.
Interesa trajto de la aparato estas ĝia eblo esti komutata al poŝtelefono Nokia 2110 per kiu, Palmtop 200LX estas ligita kun interreto.