Peruo en la Somera Olimpiko 1988
Peruo en la Somera Olimpiko 1988 | ||||
Somera Olimpiko 1988 en Seulo | ||||
Flagtenanto: | ||||
Sportistoj | 21 en 7 fakoj | |||
Medaloj rango: |
Oro 0 |
Arĝento 1 |
Bronzo 0 |
Sume 1 |
La perua teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1988 en Seulo havis 21 sportistojn. Ili partoprenis en 7 fakoj. La sportistoj atingis unu arĝentan medalon.
Kunordigis la teamon la Olimpika Komitato Perua (hispane Comite Olímpico Peruano), neprofitdona organizaĵo fondita en 1924 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1936, la jaro en kiu unuafoje perua teamo vojaĝis al Somera Olimpiko. De tiam, perua teamo partoprenis en ĉiu somera olimpiko escepte de tiu en 1952.
En Seulo la flugpilka virina teamo gajnis arĝentan medalon - al la sukceso kontribuis Luisa Cervera, Alejandra de la Guerra, Denisse Fajardo, Miriam Gallardo, Rosa García, Sonia Heredia, Kathy Horny, Natalia Málaga, Gabriela Pérez del Solar, Cecilia Tait, Gina Torrealva kaj Cenaida Uribe.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|