Petrus Scriverius
Peter Schrijver | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Petrus Scriverius | ||
Naskiĝo | 12-an de januaro 1576 en Amsterdamo | |
Morto | 30-an de aprilo 1660 (84-jaraĝa) en Oudewater | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Anna van der Aar (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto historiisto verkisto vidartisto vd | |
Aktiva en | Oudewater vd | |
Aktiva dum | 1591–1660 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Ode to Haarlem ❦ Album amicorum of Petrus Scriverius (1576-1660), philologist vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Petrus SCRIVERIUS, origine Peter SCHRIJVER (* Amsterdamo, en la 12-a de Januaro 1576 - Oudewater, en la 30-a de Aprilo 1660) estis nederlanda latinisto, filologo, humanisto, historiisto, poeto kaj erudiciulo. Ĉi tiu klera latinisto, estis nelacigebla esploristo koncentriĝanta sian studon en la erudiciaj societoj, en Lejdeno, kie li vivis. Lerta verkisto, estis ankaŭ homo pri beletristiko, kaj neniam akceptis okupon, nek pli poste kiam li fariĝis konato dank'al sia laboroj pri historio, kontentiĝante kiel atendanto de la bezonoj de la profesoroj en la kolegio de la Universitato de Lejdeno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li edukiĝis de Cornelius Schonaeus (1540-1611)[1] en la Universitato de Lejdeno, kie li intimiĝis kun Daniel Heinsius. En 1599, li edziĝis al "Anna van der Aar", kaj el 1611 ĝis 1613, li estis direktoro en la Latina Lernejo de Duisburg, nuntempe nomata Gimnazio Landfermann[2]. Li apartenis al la partio de Reinier van Oldenbarnevelt (1588-1623) kaj Hugo Grotius, kaj li enkondukis la malkontentigon en la registaro per unu kopio de latinaj versoj omaĝe al sia amiko, la remonstranto kaj pensionisto Rombout Hogerbeets (1561-1625)[3]. La poemoj de Scriverius estis konsideritaj kalumniaj kaj li estis monpunita per 200 guldenoj, sed, kiam la magistratanoj venis por preni la monon, Scriverius kondukis ilin en la kuirejon por preni la potojn kaj patojn, kiuj tute ne estis sufiĉa mono. Lia edzino, do, portis ilin ĝis la libroj en la bibliotekon, asertante ke tiuj libroj respondecis ke ŝia edzo estis skribinta tiujn poemojn, kaj el tio rezultis ke la vendado de la libroj devus pagi la monpunon. Scriverius kaj lia edzino ĝuis longan geedziĝon 57-jaran kaj ili havis ok gefilojn. Ilia portretoj estis pentritaj de Frans Hals okaze de ilia 25-a geedziĝo-festo.
La plej granda parto de sia vivo li pasis en Lejdeno, sed, en 1650, li fariĝis blinda, kaj la lastaj jaroj de sia vivo li pasis en la domo de siaj gefiloj en Oudewater, kie li mortis en 1660.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Pervigilium Veneris, latina poemo verkita ĉirkaue de la 4-a jarcento, kaj publikigita en Lejdeno, 1615
- Antiquitatum batavicarum tabularium, 1609
- Chronique de Hollande, de Zélande, de Frise et d'Utrecht, Amsterdam, 1663
- Opuscula anecdota, philologica et matrica[rompita ligilo], eldonisto: Arnoldus Henricus Westerhovius, Utrecht, 1738
- P. Scriverii collectanea veterum tragicorum, 1621
- Oudt Batavien nu ghenaemt Holland (1606, sub la pseŭdonimo de Sakso Gramatikisto[4])
- Batavia Illustrata, en kvar partoj, (1609)
- Beschrijvinghe van out Batavien (1612)
- Corte historische Beschryvinghe der Nederlandscher Oorlogen (1612)
- Inferioris Germaniae . . . historia (1611, en kvar partoj)
- Principes Hollandiae, et Westfrisiae (1650) (Princoj de Nederlando kaj de la Orienta Frizio)
- Het oude Goutsche chronyĉken van Hollandt, Zeelandt, Vrieslandt en Utrecht (1663)
- Latinaj poeziaĵoj de Georgius Benedicti (1601)
- Grekaj poeziaĵoj de Josephus Justus Scaliger (1603)
- Latina antologio de Janus Dousa (1609)
- Latinaj tradukoj de la grekaj poeziaĵoj de Josephus Justus Scaliger (1615)
- Latinaj poeziaĵoj de Janus Secundus (1619)
- De Colloquia van Erasmus (1636)
- Kelkaj ampoemoj en la latina de Dominicus Baudius (de Amores) (1638)
- Opera anecdota philologica et poetica
- Somnium Nuptiale, 1646 (Nuptaj sonĝoj)
- Ad doctissimos ... 1596
- De re militari far Vegetius Renatus
- Antologio pri la luktoartoj de Sextus Iulius Frontinus
- Hyginus Gromaticus (unua eldono presita de tiu aŭtoro)
- Epigramoj de Marcialo, 1619
- Disticha Catonis, Diskursoj de Dionizio Katono[5], kolekto da 144 latinaj popolaj proverboj pri saĝo kaj moraleco, verkitaj de Dionizio Katono en la 3-a aŭ 4-a jarcento.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Digital Wetenschapshistorisch Centrum
- ↑ La Gimnazio Landfermann fondiĝis antaŭ ol 1280, kaj tiam nomiĝis Schola Duisburgensis. Poste, en 1599, ĝi estis transformita en Latina Lernejo, kaj estas unu el la plej antikvaj lernejoj en Germanio
- ↑ Allgemeine Deutsche Biographie
- ↑ Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
- ↑ NNDB
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Daniel Heinsius (1580-1655)
- Joseph Justus Scaliger (1540-1609)
- Arnoldus Buchelius (1565-1641)