Princepiskopo
Princo-episkopo aŭ princepiskopo, germane Fürstbischof, estis episkopo, kiu kunigis al sia religia ĉefrolo la ŝtatan povon sur teritorio, kiu ne necese koincidis kun la teritoria diocezo, sur kiu li plenumis sian religian aŭtoritaton. La religia investitado estis, tamen, necesa por la praktiko de la politika kaj registara povo. Princoj-episkopoj ekzistis plejgrandaparte en la Sankta Romia Imperio, kie tiu rolo malaperis konkrete nur kun la malapero de la Imperio mem, per la regna deputacia fina akto en la jaro 1803. Malpli ofte ekzistis princoj-episkopoj ankaŭ en aliaj regnoj. Ĝi, aparte, konserviĝis ĝis la naskiĝo de la regno de Jugoslavio nur en Montenegro.
Princoj-episkopoj en la Sankta Romia Imperio
[redakti | redakti fonton]En la Sankta Romia Imperio, princo-episkopo rangis kiel imperia princo. (Vidu sube: #Imperiaj princoj.) Tia miksaĵo de ekleziaj kaj ŝtataj funkcioj – ene de la Sankta Romia Imperio – ligiĝis al la politiko de la germanaj reĝoj dum la alta mezepoko, kiuj apogiĝis sur la episkopaj grafoj, de ili nomumitaj, por limigi la influon de la nobelaj familioj. Multaj el ili estis honoritaj per regaj rajtoj (regalioj). Paralele kun la naskiĝo de teritoriaj princolandoj, regataj de nobelaj familioj, ankaŭ la princoj-episkopoj trudis sian povon sur teritorioj de sia kompetenco, kreante tiel la episkopajn princolandojn.
La Ora Buleo, leĝfarita de la imperiestro Karolo la 4-a de la Sankta Romia Imperio dekretis ke la tri pli elstaraj princoj-episkopoj voĉdonrajte partoprenu en la kolegio de la princoj-elektistoj kune kun kvar laikaj princoj: temis pri la ĉefepiskopoj de Majenco, Kolonjo kaj Treviro.
En 1521 la Sankta Romia Imperio nombris 53 ekleziajn princolandojn. Preskaŭ ĉiu episkopo en la Imperio regis ankaŭ kun sekulara potenco super propra teritorio, kun nur malmultaj esceptoj kiel ekzemple la episkopoj de Gurk, Seckau, Lavant, kaj Chiemsee. La protestanta reformacio kaj la sekva sekularigo malpliigis tiun nombron, en 1648 al 23 kaj poste stabiliĝis je 26 laŭlonge de la 17-a jarcento. Diversaj episkopaj princolandoj ĉesis ekzisti dum la religiaj militoj pro plua sekularigo ĉar aneksitaj al laikaj protestantaj suverenoj, nome Bremenio, Magdeburgo, Halberstadt, Ratzeburg, ktp, konservante tamen seĝon kaj voĉdonrajton en la kolegio de la princoj.
Tial dum la 16-a jarcento kaj komence de la 17-a ekzistis, apud la precipaj princoj-episkopoj katolikaj, ankaŭ diversaj princoj-episkopoj protestantaj, inter kiuj la plej grava estis tiu de Magdeburgo. Preskaŭ senescepte, tiuj teritorioj protestantaj estis regataj de princoj apartenantaj al dinastioj najbaraj kaj, kun la Vestfalia Paco de 1648, ili estis reduktitaj al laikaj princolandoj, kiel ekzemple Prusio. La nuraj restantaj ekleziaj princlandoj estis Lubeko kaj Osnabrück, kiu estis regata alternative de episkopoj katolikaj kaj protestantaj.
Ankaŭ la prioro de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj, estis eklezia princo, sen tamen esti princo-episkopo. Pro la reformacio li adheris al protestantismo: tiel fariĝante princolanda reganto.
De la 16-a ĝis la komenco de la 19-a jarcento, la ofico de princo-episkopo estis preskaŭ ekskluzive plenumita de elstaruloj de nobela rango, filoj de princoj kaj imperiestraj kavaliroj. Pro tio, ĝis 1803, la katolika eklezio, en la imperio, estis substance eklezio de nobelaro. Tamen, registriĝis iuj signifaj esceptoj.
Per la traktato de Lunéville, 1801, oni procedis en la sekularigado de ĉiuj ekleziaj princolandoj en la teritorio de la Sankta Romia Imperio. Al ĝia rapida fino kontribuis diversaj faktoroj inter kiuj la perdo de legitimeco de teritoria potenco de la eklezio epoke de raciismo kaj klerismo, influo de la revolucio en Francio, kie la ekleziaj posedaĵoj estis rekviziciitaj, kaj la aneksa tendenco de la ŝtatoj. La jaro 1802 signis la perleĝan abolicion de la ĉefaj princoj-espiskopoj kaj 1803 por ĉiuj aliaj. La princoj-episkopoj vivantaj restis tiumomente rajtigitaj pludaŭri en sia ofico.
Imperiaj princoj
[redakti | redakti fonton]La princepiskopoj de la Sankta Romia Imperio estis plejparte ankaŭ imperiaj princoj, kun neniu alia regnestro super si ol nur la imperiestro, kaj kun membreco en la Imperiaj statoj. Malsame estis tamen en la landoj de la krono de Bohemio, kie princepiskopoj estis vasaloj de la bohemia reĝo, do ne havis imperian senperecon. Unu sola episkopo de Prago, Henriko Břetislav la 3-a (mortis en 1197), fariĝis imperia princo per imperiestro Frederiko Barbarossa, sed jam lia posteulo submetis sin al la bohemia reĝo. Ankaŭ la princ(ĉef)episkopoj de Olomouc do ne estis imperiaj princoj.
Aliflanke ekzistis ankaŭ episkopoj kiuj plu havis rangon de imperia princo kvankam ili perdis la regatan teritorion, ekzemple tiu de Besançon.
Titoloj
[redakti | redakti fonton]En la Sankta Romia Imperio ekzistis kelkaj dekoj da princoj-episkopoj. Princo-episkopo, germane Fürstbischof, estis episkopo kaj princo en persona unio. Kiel episkopo li estis la eklezia estro de teritorio nomata episkopujo aŭ diocezo. Kiel princo li estis (sekulara) ŝtatestro de teritorio nomata princo-episkopujo, germane Fürstbistum aŭ Hochstift. La eklezia teritorio (episkopujo) kaj la sekulara teritorio (princo-episkopujo) povis ofte esti malsamaj. Ekzemple la urbo Aŭgsburgo ekde 1156 ne plu apartenis al la princo-episkopujo Aŭgsburgo, sed fariĝis libera regna urbo, tamen eklezie la urbo plu apartenis al la aŭgsburga episkopujo,
Pli altan rangon inter ili havis princo-ĉefepiskopo, germane Fürsterzbischof, samtempe princo kaj ĉefepiskopo, kun eklezia teritorio nomata ĉefepiskopujo (arkiepiskopujo, arkidiocezo), kaj sekulara teritorio nomata princo-ĉefepiskopujo, germane Fürsterzbistum aŭ Erzstift. Rangon de princĉefepiskoplando havis Salcburgo kaj Olomouc.
Plej altrangaj estis tamen tiuj tri ĉefepiskopoj kiuj samtempe estis princoj-elektistoj: la ĉefepiskopoj de Majenco, Kolonjo kaj Treviro. Ilia sekulara teritorio estis elektoepiskopujo (Kurerzstift): samtempe elektoprinclando kaj princo-ĉefepiskopujo.
Administranto
[redakti | redakti fonton]En kelkaj okazoj la efektivan regadon de princepiskopujo havis administranto anstataŭ princepiskopo (kiam princepiskopo mankis). Tio povis okazi pro pluraj diversaj kialoj, ekzemple:
- Kiam nova episkopo ankoraŭ ne estis trovita, iu alia (ekzemple episkopo de alia episkopujo) estis nomumita por gvidi la princepiskopujon por limigita tempo.
- Kelkfoje la kandidato por princepiskopeco estis la dua, tria aŭ posta filo de nobela reganto en iu germana parto-ŝtato. Li ne heredis la regnon de sia patro kaj anstataŭe akceptis eklezian karieron, sed li ankoraŭ ne volis ordiniĝi, por plu havi ŝancon al eventuala regnestra kariero. Iu eble ne volis ordiniĝi simple ĉar li volis edziĝi. Sen ordiniĝo li ne povis fariĝi episkopo. Se li tamen ekregis super la princepiskopujo li ne oficiale havis la titolon "princepiskopo" sed nur "administranto". Ekzemplo estis Ernst von Bayern, administranto de princĉefepiskoplando Salcburgo.
- Ekde la Reformacio pluraj princepiskopujoj akceptis (aŭ toleris) protestantan kredon, kaj eĉ elektis princepiskopajn kandidatojn protestantajn. Tiuj kandidatoj, kiuj kutime ne ricevis agnoskon de la romkatolika eklezio kaj do ne estis oficiale "episkopoj", ricevis la titolon "administranto", ekzemple Aŭgusto (Saksio-Weißenfels), administranto de la princepiskopujo Magdeburgo.
- Vidu ankaŭ: Episkopuja administranto
Princepiskoplandoj en la Sankta Romia Imperio
[redakti | redakti fonton]- Vidu artikolon: Princepiskoplando
Princoj-episkopoj ekster la Sankta Romia Imperio
[redakti | redakti fonton]Princoj-episkopoj de Sambio kaj Varmio
[redakti | redakti fonton]En la ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj iuj episkopoj ricevis propran regatan teritorion.
La princepiskoplando Sambio estis la civila reg-teritorio de la episkopoj de Sambio ene de la ŝtato de la Germana Ordeno. Ĝi ekzistis de 1257 ĝis 1525, kiam ĝi aliĝis al la nove fondita Duklando Prusio.
Ekde 1466 ĝis 1772 ekzistis la princepiskopujo Varmio kun ioma memregado ene de la reĝlando Pollando, poste Pollando-Litovio ("Reĝa Prusio"). Ĝiaj princepiskopoj havis rangon de imperiaj princoj en la Sankta Romia Imperio, kvankam la lando mem situis ekster ĝi. En 1772 dum la Dispartigoj de Pollando-Litovio, la teritorio estis akirita de Prusio, kaj same kiel la iama Sambio nun ankaŭ Varmio iĝis parto de la prusia provinco Orienta Prusio.
Princoj-episkopoj de Montenegro
[redakti | redakti fonton]En la regionoj de la ortodoksismo ne troviĝis figuro de princo-episkopo rajtigita regi kaj eklezion kaj registaran rolon, krom en la Montenegra Cetinjo, kies episkopo rajtis regi ambaŭ povojn.
Post la Turka konkero de Serbio, la Otomana Imperio provis etendi sian dominadon ankaŭ sur Montenegro, sed la gentoj loĝantaj en tiuj montaj teritorioj kontraŭis sukcese. La ĉefoj de la diversaj klanoj atribuis la rolon de “prezidanto”, superpartia, en tiu teritorio al la episkopo de Cetinjo Danilo Petrović-Njegoš, kiu, tiam kromnomata “Vladika”, sukcesis transdoni la saman rolon al sia filo kaj tiu al sia ido ktp, kaj tiel naskiĝis vera episkopa dinastio kun la duobla povo, eklezia kaj ŝtata. Kaj tiel restis ĝis la formigo de la eksa regno de Jugoslavio. Eĉ Turkujo respektis tiun reĝimon.
Princoj-episkopoj aliloke
[redakti | redakti fonton]En Anglio estis la episkopo de la County Durham kun la grado de palatina grafo ŝarĝita pli por la defendo de la minacata Skotlando ol por estri religie. La titolo pluvivis, eĉ post la unuiĝo de Anglio kaj Skotio, ĝis 1836 kune kun tiu de aliaj ekleziuloj. Fakte, en la alta ĉambro de lordoj estis rezervitaj 30 voĉrajtaj seĝoj al princoj ekleziaj, el kiuj 26 por la anglaj episkopoj Canterbury, Londono, Durham, Winchester, Oxford, Bristol, Chester, St. Asaph, Bath, Wells, Chichester, York, Dunkeld, Carlisle, Salisbury, Raphoe, Glasgow, Aberdeen, St. David, Galloway, Argyll, St. Andrews, Brechin, Murray, Ross, Caithness), kaj 4 por irlandaj episkopoj (Connor, Londonderry, Cloyne, Clogher).
En la reĝlando Francio estis ordenitaj per tiu honorigo 6 titoluloj de ekleziaj princoj, nomataj la "klerikaj pajroj":
- La ĉefepiskopo-duko de Reims, la unua el la pajroj
- La episkopo-duko de Laon
- La episkopo-duko de Langres
- La episkopo-grafo de Beauvais
- La episkopo-grafo de Châlons-en-Champagne
- La episkopo-grafo de Noyon
Krome, plutenis la titolon de princoj de la Imperio episkopoj de Metz, Toul kaj Verdun, aneksitaj al Francio en 1552 (Tri-Episkoplandoj).
En Italio princoj-episkopoj estis la patriarko de Aquileia ĝis 1751, la episkopo de Novara kiel princo de Orta, la episkopo de Sarzana, tiuj de Feltre kaj de Treviso.
En Portugalio tiun prerogativon ĝuis la episkopo de Coimbra.
Apartaj kazoj
[redakti | redakti fonton]La plej konita el tiuj estis la episkopo de Romo, do la papo, inspiranto de la kredo por la tuta katolika eklezio, kies tera-ŝtataj povoj baziĝis sur la komuna konstituiĝo de la ŝtatoj. Tiun rajton de suvereneco oni apogigis laŭkelke da tempo ankaŭ sur supozita Donaco de Konstanteno kaj sur aŭtenta Donaco de Pipino, kies funkcio estis granda kvankam ne necesa ĉar ankaŭ aliaj ŝtatoj en la teritorio de la antikva Romia Imperio formiĝis sen iu ajn imperiestra dekreto. La ŝtata suvereneco de la papo super la tiel nomata Papa ŝtato daŭris ĝis 1870 kiam la itala registaro okupis Romon; sed internacie rekomenciĝis en 1929 per la pakto inter Italio kaj Sankta Seĝo: tiam kreiĝis la ŝtata suvereneco de la papo sur Vatikano, kvankam praktike en ĝi li suverene ĉiam regis.
La lasta, kaj unika, nuna princo-episkopo estas tiu de Andoro ĉar episkopo de Urgell, tiel proklamita kune kun la laika suvereno. Nun la du kune suverenas en demokratia reĝimo.