Rüti GL
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rüti |
Rüti | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Glaruso |
Komunumo(j) | Glaruso Sudo |
Geografia situo | CH1903: 720130 / 199728 (mapo)46.9377777777789.0163888888889Koordinatoj: 46° 56′ N, 9° 1′ O; CH1903: 720130 / 199728 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 335 |
Areo | 6,18 km² |
Alteco | 616 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8782 |
Rüti estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 335 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Rüti estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Rüti situas en la supra Linth-Valo ĉe la bordo de la rivero.
La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sura areo de 6,18 km², de kiuj 57,3% estas kovritaj de arbaro, 23,9% servas por agrikulturo kaj 4,9% por setlado.
Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo
[redakti | redakti fonton]La komunumo Rüti limis en okcidento kaj nordokcidento al Braunwald, en nordoriento kaj oriento al Betschwanden, kaj en sudo al Linthal.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Rapperswil tra Glaruso al Linthal.
Tra la Rüti pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17, kiu de Glaruso kondukas tra la Klausen-Pasejo al Altdorf en Kantono Urio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Rüti datiĝas el la jaro 1340. En la jaro 1388 en Rüti estis menciita la unua ponto trans la rivero Linth en la valo de Glaruso.[1]
En la jaro 1939 la iama alpopaŝtejo Braunwald disiĝis de Rüti kaj fariĝigis memstara komunumo.
Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Trajno de Svisaj Federaciaj Fervojoj apud Rüti
-
Malnova tekstilfabriko en Rüti
-
Vilaĝa strato de Rüti
-
Vilaĝa puto en Rüti
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|