Reflektobaseno
Aspekto
Reflektobaseno estas areo plena je akvo ĉe historia kaj moderna palaco, monumento aŭ alia reprezenta konstruaĵo, kiu arkitekture estas tiel poziciigita, ke ĝi por la rigardantoj reflektas la bildon de la konstruaĵa fasado. La celo estas pliimpresigi kaj plisolenigi la aspekton de la konstruaĵo. Kutime reflektobaseno konsistas el malprofunda ujo plena je nemoviĝanta akvo. Por laŭeble eviti nedeziratajn ondojn ĉe la akva surfaco, kaŭzatajn de malforta vento, la basena fundo ĉe multaj konstruaĵoj ne ebenas sed la basena mezo pli malprofundas ol la randoj.
Aparte konataj reflektobasenoj situas en la sekvaj lokoj:
- baseno antaŭ la palaco Taĝmahalo en Agra, Barato
- la reflektobaseno inter la Monumento de Lincoln kaj la Vaŝingtona Monumento, en la usona ĉefurbo Vaŝingtono
- baseno antaŭ la King Center en Atlanto, memorejo pri Martin Luther King
- akvujo ĉe la Nacia Memorejo de la urbo Oklahomo, en la loko de la bombatenco al la federacia konstruaĵo Murrah en Oklahoma City, Usono
- reflektobaseno ĉe la maŭra palaco Alhambro en Granado, Hispanio
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
la reflektobaseno inter la Monumento de Lincoln kaj la Vaŝingtona Monumento, en la usona ĉefurbo -
reflektobaseno ĉe la Universitato de Okcidenta Aŭstralio -
baseno en la Arta Centro de la urbo Christchurch de Novzelando -
baseno ĉe la preĝejo de la religia grupiĝo "Kristana Scienco" en Bostono