Saltu al enhavo

Sankta Barbara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Barbara
Sankta
Barbara
Persona informo
Βαρβάρα
Naskiĝo 3-a jarcento
en Nikomedio en Malgrandazio aŭ Heliopolo en Libano, la nuna Baalbek
Morto 3-a/4-a jarcento
en Nikomedio
Mortis per Senkapigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo miraklisto
malliberulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 3-a jarcento–4-a jarcento vd
Sanktulo
Festotago 4-a de decembro
Atributoj palma branĉeto, turo, libro, kaliko
Patroneco fajrestingistoj, ministoj, artilerianoj kaj iuj loĝlokoj kiel PaternòRovito
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Barbara estas kristana sanktulino, patrono de ministoj kaj artilerianoj.

Ŝi apartenas al la “14 helpantoj en mizero“.

La vivo de sankta Barbara ne estas historie dokumentita, tial en 1969 ŝi estis forigita el la listo de la Ĝenerala Roma Kalendaro kaj ne de la listo de katolikaj sanktuloj. Laŭ tradicio ŝi estas martiro, kiu vivis en Nikomedio (nuna Izmito) en Malgrandazio. La fontoj diverĝas en tio, ĉu ŝi ankaŭ naskiĝis tie aŭ en Heliopolo en Libano, la nuna Baalbek. Ŝia festotago estas la 4-a de decembro.

En tiu tago multaj katolikoj tranĉas branĉeton kun flor-burĝonoj de arbo kaj metas ĝin en vazon, por ke la floroj malfermiĝu je kristnasko. Tiu kutimo verŝajne venas de la atributoj de S-ta Barbara, kiuj estas palma branĉeto, turo, libro kaj kaliko.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]