Saving Private Ryan
Savante soldaton Rajan | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Saving Private Ryan |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | ĉefe angla lingvo |
Kina aperdato | 24-a de julio 1998 |
Daŭro | 170 minutoj |
Ĝenro | Milito/Dramo |
Kameraado | Janusz Kamiński |
Buĝeto | Usona $70.000.000 |
Reĝisoro(j) | Steven Spielberg |
Produktisto(j) | Steven Spielberg (kaj aliaj) |
Scenaro | Robert Rodat |
Filmita en | Francio Irlando Britio |
Loko de rakonto | Normandio • Omaha Beach |
Muziko de | John Williams |
Ĉefrolantoj | Tom Hanks Edward Burns Tom Sizemore Matt Damon Vin Diesel |
Produktinta firmao | Amblin Entertainment |
Distribuo | DreamWorks Paramount Pictures |
Honorigoj | premio Ora Globo de la plej bona drama filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bona Sonredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • National Board of Review: Top Ten Films • Dallas-Fort Worth Film Critics Association Award for Best Film |
IMDb | |
Saving Private Ryan (tradukebla de la angla lingvo per Savante soldaton Rajano) estas filmo el la jaro 1998 reĝisorita de Steven Spielberg, kiu rakontas pri fikcia serĉo por paraŝutista soldato ĉe la Batalo de Normandio en la Dua Mondmilito. La scenaro estis verkita de Robert Rodat. Aktoris en la filmo aktoroj Tom Hanks, Edward Burns, Tom Sizemore, Barry Pepper, Adam Goldberg, Giovanni Ribisi, Matt Damon, Vin Diesel, Paul Giamatti, kaj multaj aliaj.
Rakonto
[redakti | redakti fonton]La rakonto komenciĝas je T-Tago, t.e. la 6-an de junio 1944 dum la elŝipiĝo de miloj da usonaj soldatoj sur la strando de Omaha en Normandio. Grupeto da soldatoj, gvidataj de Kapitano John Miller (Tom Hanks) estas komisiitaj retrovi 1-a klasan soldaton James Ryan (Matt Damon), kies tri fratoj mortis dum batalo. Tio estas preteksto por Steven Spielberg filmi unu el la plej famaj bataloj en la historio, kiu fariĝos decidofara por la sorto de la 2-a mondmilito.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: "Saving Private Ryan"
- Reĝisoro: Steven Spielberg
- Scenaro: Robert Rodat
- Muntado: Michael Kahn
- Foto: Janusz Kaminski
- Muziko: John Williams
- Filmita en:
- Formato: Panavision, Technicolor, 35 mm (Kelkaj scenoj en 16 mm), (kolora filmo, cifereca Dolby sono, DTS, SDDS)
- Ĝenro: drama, milita
- Daŭro: 170 minutoj
- Buĝeto: 70 milionoj da usonaj dolaroj
- Aperdatoj:
- Usono: 24-a de julio 1998
- Francio: 5-a de septembro 1998 (Festivalo de usona kino en Deauville)
- Francio: 30-a de septembro 1998
Rolularo
[redakti | redakti fonton](noto: "Private" estas 1-a klasa soldato - ĉiuj sube listigitaj soldatoj, inkluzive de Ryan estas 1-a klasaj)
- Tom Hanks: Kapitano John H. Miller
- Tom Sizemore: Serĝento Michael Horvath
- Edward Burns: Soldato Richard Reiben
- Matt Damon: Soldato James F. Ryan
- Barry Pepper: Soldato Daniel Jackson
- Adam Goldberg: Soldato Stanley Mellish
- Vin Diesel: Soldato Adrian Caparzo
- Giovanni Ribisi: Irwin Wade
- Jeremy Davies: Kaporalo Timothy E. Upham
- Leland Orser: Leŭtenanto DeWindt
- Ted Danson: Kapitano Fred Hamill
- Bryan Cranston: Kolonelo Bryce
- Dennis Farina: Leŭtenanto-Kolonelo Anderson
Rekompencoj
[redakti | redakti fonton]- 5 Oskaroj (1998) (Ceremonio en marto 1999)
- Plej bona kinematografio: Janusz Kaminski
- Plej bona reĝisoro: Steven Spielberg
- Plej bona muntado: Michael Kahn
- Plej bona sono: Gary Rydstrom, Gary Summers, Andy Nelson, Ronald Judkins
- Plej bona miksado: Gary Rydstrom kaj Richard Hymns
Pri la filmo
[redakti | redakti fonton]- Unua tago de filmado: 27-a de junio 1997.
- 2000 armiloj (ĉu veraj aŭ ne) estas uzataj por filmi la scenon de elŝipiĝo.
- 90 % el la planoj estas filmitaj per kameraoj surŝultre portataj (Steadycam).
- 60 % el la koloroj estas forigitaj dum rivelado de la film-bendo, kiu krome trairis procedon sen blankigo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Il faut sauver le soldat Ryan" en IMDb
- Angla enciklopedio pri la filmo Arkivigite je 2007-08-24 per la retarkivo Wayback Machine
- "Il faut sauver le soldat Ryan" en "Allociné"
- Retejo dediĉita al la filmo Arkivigite je 2007-09-10 per la retarkivo Wayback Machine
- La filmo en "Over the moon" Arkivigite je 2007-09-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Dosiero pri la verko Arkivigite je 2007-10-09 per la retarkivo Wayback Machine