Semarang
Semarang | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Indonezio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 621 384 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 338 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 6° 59′ S, 110° 25′ O (mapo)-6.99110.4225Koordinatoj: 6° 59′ S, 110° 25′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 4 m [+] | ||||
Areo | 373,78 km² (37 378 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Semarang [+] | |||||
Semarang estas urbo ĉe la norda marbordo de la insulo Javo, Indonezio. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Centra Javo. Ĝi havas areon de 373,67 km² kaj ĉ. 1,5 milionoj loĝantoj (la kvina plej granda urbo de Indonezio). Semarang situas ĉe 6° 58′ S 110° 25′ O / 6.967 °S, 110.417 °O (mapo). Ĝi estis grava haven-urbo dum la nederlanda kolonia epoko, kaj restis grava haveno ĝis hodiaŭ kun granda minoritato de etnaj ĉinoj (stato aŭgusto 2008).
Historio
[redakti | redakti fonton]La historio de Semarang reiras ĝis la 9-a jarcento, kiam ĝi estis konata kiel "Bergota". En 1678, Sunan Amangkurat la 2-a transdonis Semarang al la nederlanda VOC kiel parto de ŝuld-pago. En 1682, la ŝtato de Semarang estis fondita de nederlandanoj.
En la 1920-aj jaroj, la urbo fariĝis centro de maldekstrula kaj nacia agado, kie estis fondita la komunista Partio de Indonezio. Pro tio Semarang ricevis la kromnomon "Ruĝa Urbo".
Administracio
[redakti | redakti fonton]La urbestroj (Walikota) de Semarang post la sendependiĝo de Indonezio estis:
- Moch. lchsan
- Koesoebiyono (1949 - 1-a de julio 1951)
- RM Hadisoebeno Sosrowardoyo (1-a de julio 1951 - 1-a de januaro 1958)
- Abdulmadjid Djojoadiningrat (7-a de januaro 1958 - 1-a de januaro 1960)
- RM Soebagyono Tjondrokoesoemo (1-a de januaro 1961 - 26-a de aprilo 1964)
- Wuryanto (25-a de aprilo 1964 - 1-a de septembro 1966)
- Soeparno (1-a de septembro 1966 - 6-a de marto 1967)
- R. Warsito Soegiarto (6-a de marto 1967 - 2-a de januaro 1973)
- Hadijanto (2-a de januaro 1973 - 15-a de januaro 1980)
- Imam Soeparto Tjakrajoeda (15-a de januaro 1980 - 19-a de januaro 1990)
- Soetrisno Suharto (19-a de januaro 1990 - 19-a de januaro 2000)
- Sukawi Sutarip (19-a de januaro 2000 - hodiaŭ)
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Semarang estas precipe industria urbo. Ĝia haveno estas la ĉefa mar-konekto de la provinco Centra Javo.
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelaj urboj de Semarang estas:
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Graaf, H. J. de (Hermanus Johannes), 1899-(?), "Chinese Muslims in Java in the 15th and 16th centuries : the Malay Annals of Semarang and Cerbon / translated and provided with comments by H.J. de Graaf and Th.G.Th. Pigeaud; edited by M.C. Ricklefs. Publisher: [Melbourne] : Monash University, 1984. Description: xiii, 221 p. : folded map ; 21 cm. ISBN 0-86746-419-4 : Series: Monash papers on Southeast Asia ; no. 12
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2005-07-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Semarang Photo Archives — Arkivo de historiaj fotoj
- Kategorio Semarang en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Semarang en Vikivojaĝo (Turisma gvidilo)
- Semarang Dugder Photoblog[rompita ligilo] — fotoblogo de Semarang