Senegalo (rivero)
rivero Senegal | |
---|---|
... fluas tra Ndar (St. Louis) | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 790 km [1] |
Akvokolekta areo | 337 000 km² |
Averaĝa trafluo | 640 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 750 m [1] |
Enfluejo | Atlantiko |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Bafingo kaj Bakojo, ĉe Bafulabeo (Malio) |
[1] Bafingo estas la plej longa fontorivero, kaj ŝanĝas sian nomon al Senegalo en Bafulabeo Rivero en Afriko | |
Rivero Senegalo (aŭ Senegal-rivero) estas rivero en Okcidentafriko, kiu estiĝas per kunfluo de riveroj Bafingo kaj Bakojo, ĉe Bafulabeo (Malio)Koordinatoj: 13° 48′ N 10° 50′ U / 13.800 °N, 10.833 °U (mapo). Ĝi markas la limon inter Senegalo kaj Maŭritanio.
Rivero Senegalo longas 1790[1] km. La enfuejo en la Atlantika Oceano estas iom barita per malvasta sabla terlango ("Langue de Barbarie").
Senegal-rivero havas akvokolektan areon de 483.181 km² kaj forfluigas ĉirkaŭ 8 million km³ da akvo jare. Gravaj flankriveroj estas Faleme-rivero, Karakoro-rivero, kaj Gorgol-rivero.
Senegal-rivero estas ŝipirebla ĝis Podor en Senegalo (entute ĉirkaŭ 175 km) dum la tuta jaro kaj dum la pluvsezono plue ĝis Kayes (Malio).
Rivero Senegalo jam estis menciita de Plinio sub la nomo Bambotus (= "rivero de hipopotamoj", laŭ la fenica-hebrea "behemoth" = "hipopotamo"). Ptolemeo nomis ĝin Nias.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Deveno de la nomo: Kiam la unuaj eŭropaj esploristoj alvenis ĉe la elfluejo de la rivero ili vidis fiŝkaptistojn lokajn, kaj demandis ilin montrante al la riverbordo "kiu estas la nomo de tiu rivero?" Sed la indiĝenoj pensis ke ili montris la boatojn sur la plaĝo, kaj "respondis "tio estas niaj pirogoj", kio sonis en la loka lingvo "senegal", kaj la eŭropanoj kredis ke tio estas la nomo de la rivero!
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france La hidrologio de Senegalo (PowerPoint prezentado) Arkivigite je 2007-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑
Pri la longeco de la rivero estas diversaj informoj en diversaj vikipedioj:
- pola: 1080 km (kun Bafingo 1430 km)
- germana: 1086 km
- ĉeĥa: 1086 km, kun Bafing-rivero 1790 km.
- hispana: 1.420 km
- galega: 1.430 km
- itala: 1.600 km
- araba: 1790 km
- rusa: 1970 км.
- litova: 1 790 (2 272 kun Bafingo) km