Silvio Rodríguez
Silvio Rodríguez | |
---|---|
Silvio Rodríguez
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Silvio Rodríguez Domínguez |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1946 (77-jaraĝa) en San Antonio de los Baños |
Deveno | San Antonio de los Baños, Havano, Kubo |
Ĝenroj | nova trovo |
Profesio | kantisto, tekstisto |
Instrumentoj | Gitaro, voĉa muziko |
Aktivaj jaroj | 1967 – nuntempo |
Retejo | www.silviorodriguez.org |
Signifa instrumento | |
gitaro | |
Persona informo | |
Naskonomo | Silvio Rodríguez Domínguez |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Kubo |
Familio | |
Frat(in)o | Anabell López (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto kantaŭtoro poeto gitaristo politikisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://zurrondelaprendiz.com/ |
Silvio RODRIGUEZ estas kuba muzikisto kaj kanzonisto.
Silvio Rodríguez viciĝas inter la plej famaj kubaj kanzonistoj. Dum pluraj jardekoj li mondvojaĝis kun lia gitaro prezentante sian kreadon.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Silvio Rodríguez Domínguez, filo de Argelia kaj Dagoberto naskiĝis la 29an de novembro 1946 en San Antonio de los Baños, Provinco de Havano, Kubo.
Kiam li estis 5-jaraĝa lia familio translokiĝis al Havano. Sepjare li ricevis senpage pianlecionojn danke al Margarita Pérez Picaró. Kiam la estonta komponisto estis 10-jaraĝa liaj gepatroj divorciĝis kaj lia patrino revenis hejmen kun la du gefiloj, poste ŝi revenis al Havano en 1958 nur unu monato antaŭ la triumfo de la kastrisma revolucio.
En 1960 li membriĝas en la vicoj de la Ribelaj Junuloj (Jóvenes Rebeldes en la hispana) En 1961 li eniras la militservon : la mezlernejo Carlos J. Finlay. Li partoprenas la Alfabetig-kampanjojn kun la brigado Conrado Benítez en Sierra Gavilán kaj Rancho Luna en la provinco Cienfuegos kaj en Ciénaga de Zapata en la provinco Matanzas. Sekvajare li eklaboras kiel komiksdesegnisto por la semajnĵurnalo Mella kie Lázaro Fundora metis en liaj manoj unuafoje unu gitaron. Dum tiuj jaroj li ankaŭ konatiĝas kun Vicente Feliú