Skoltado
Aspekto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun skoltismo. |
Skoltado estas esplora irado de homo, homaro (patrolo), veturilo, ŝipo (ekz. per patrolŝipo) aŭ aviadilo (ekz. per senpilota aviadilo).[1] Tiu termino estas aparte uzata en armeo.
Lingva noto
[redakti | redakti fonton]La vorto skolto venas el la angla vorto scout, kiu signifas "esploriston"; sekvas, ke skoltado foje estas konfuzita kun skoltismo, tial "skolto" povas havi la jenajn signifojn[2]:
- soldato, elsendita por kolekti informojn pri la irota vojo, la eventuala ĉeesto de malamikoj ktp;
- rapida ŝipo aŭ aviadilo, plenumanta tiun saman rolon;
- ano de la civila movado, kiun regas la principoj de skoltismo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ A Dictionary of Aviation, David W. Wragg. ISBN 0850451639 / ISBN 9780850451634, 1st Edition Published by Osprey, 1973 / Published by Frederick Fell, Inc., NY, 1974 (1st American Edition.), Page 222.
- ↑ "skolto" en en Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (NPIV), eldono de 2020, reta versio