Substanco
Aspekto
Substanco estas termino kiu povas kongrui al diversaj konceptoj. Substanco estas ĉiu aparta speco de materio.
En filozofio
[redakti | redakti fonton]Substanco estas, el filozofia vidpunkto:
- la esenca aŭ plej grava parto de io; tio, kio estas vere reala en io.
- daŭra realaĵo, konceptata kiel subportanta kaj unuiganta la ŝanĝiĝantajn fenomenojn percepteblajn per la sensoj, kaj kiel manifestiĝanta per ili.[1]
En ĥemio kaj biologio
[redakti | redakti fonton]En ĥemio kaj biologio, la sama aŭ simila substanco, depende de la uzo kaj kvanto (aŭ dozo), povas esti drogo, kuracilo (medikamento, farmako; aŭ narkotilo, t.e. dormigilo) aŭ veneno.