Saltu al enhavo

Surinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surinama Respubliko
Republiek Suriname

Flago de Surinamo

Blazono de Surinamo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: God zij met ons Suriname
Dio estu kun ni Surinamo
Nacia devizo: Justitia – Pietas – Fides
Justeco – Devo – Lojaleco
Situo
suverena ŝtato (1975–)
respubliko (1975–)
historia lando (1954–1975)
kolonio (1674–1954)
lando
national geopolitical entity (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Paramaribo
Oficiala(j) lingvo(j) nederlanda
Uzata(j) lingvo(j) java
angla
hispana
sranantongo
Plej ofta(j) religio(j) protestantismo (26,8%)
hinduismo (22,3%)
katolikismo (21,6%)
islamo (13,9%)
Areo 163 821 km²
- % de akvo 1,1 %
Loĝantaro 563 402 (2017)
Loĝdenso 2,7 loĝ./km²
Horzono -3
Interreta domajno sr
Landokodo SR
Telefona kodo 597
Plej alta punkto Julianatop
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Chan Santokhi
Nacia tago 25-a de novembro
Sendependiĝo disde Nederlando 25-a de novembro 1975
Ekonomio
Valuto dolaro (SRD)
MEP laŭ 2005
– suma $3,0 miliardo
– pokapa $ 5 683
vdr

Surinamo, formale Respubliko Surinamo (nederlande Republiek Suriname, srane Ripoliku Sranan), estas ŝtato en la nordo de Sud-Ameriko, limigita norde de Atlantiko, oriente de Franca Gujano, sude de Brazilo kaj okcidente de Gujano. La areo de Surinamo estas 169,820 km² kaj la ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Paramaribo, kiu estas en la samnoma distrikto. Surinamo estas la centra en la Gujanoj.

Surinamo estas la plej malgranda sendependa lando de Sudameriko, kun proksimume la areon de afrika Tunizio. Granda parto konsistas el tropika pluvarbaro kaj ekzistas tre specioriĉa flaŭro kaj faŭno. Surinamo, kune kun najbara Gujano, estas la nuraj nacioj sur la amerika kontinento kie oni uzas maldekstran trafikon.

La oficiala lingvo estas la nederlanda, dum la srana (Sranantongo), kreola lingvo en la rolo de vaste uzata lingvafrankao, ankaŭ estas grava lingvo. Surinamo estas la sola nacio ekster Eŭropo, kie la nederlanda estas la oficiala kaj reganta lingvo de la registaro, komerco, amaskomunikilaro kaj edukado.

Antaŭe nederlanda kolonio, Surinamo sendependiĝis en 1975. Antaŭ la sendependeco, oni foje nomis la landon Nederlanda Gujano, minimume en la angla kaj nederlanda,[1] sed la formala nomo ĉiam estis Surinamo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Disputataj teritorioj

Surinamo havas ĉe la nordo, ĉe la Atlantika Oceano ebenan marbordon, kies longo estas 300 kilometroj; centre, 80 kilometroj sude de la marbordo, havas grandajn ebenajn teritoriojn kovritajn de densaj arbaroj; plej sude troviĝas la Amazona ĝangalo sur montara regiono.

Surinamo havas multajn riverojn, la plej gravaj estas Korantino kiu estas la limo kun Gujano, la rivero nomita Coppename kies varfo estas ĉe la Kopenama kabo, Surinam kiu fontas ĉe lago nomita Brokopondo kaj Marowijne kiu desegnas parton de la limo kun Franca Gujano.

Ĝia klimato estas tropika kun temperaturo de 22,5 °C ĝis 30,7 °C. Kies pluva volumeno havas 2 000 mm ĉe la marbordo kaj 1 500 mm en la centra parto. La plej fortaj pluvoj venas de decembro ĝis aprilo.

La plej gravaj surinamaj riĉaĵoj estas baŭksito, aluminio, rizo, banano, ligno kaj vivaj arbaroj.

Surinama pluvarbaro.
Surinama pluvarbaro.

Francio regis tie ekde 1640, sed restis nelonge; Britio ekregis en 1661 sed interŝanĝis ĝin kontraŭ Nov-Jorko kun Nederlando en 1674, ekde tiam ĝi estis kolonio de Nederlando kun la nomo Nederlanda Gujano, post Traktato de Breda, kiu solvis la 2-an Anglan-Nederlandan Militon ĝis la gajno de sia sendependeco. Tamen jam estis nederlandaj komercistoj en la lando.

Nederlanda Gujano restis profitdona kolonio por Nederlando en la unua parto de la 20-a jarcento, ne nur pro plantado sed ankaŭ pro siaj ceteraj naturresursoj, precipe oro kaj baŭksito (uzata por produkti aluminion). Tiuj resursoj fariĝis strategiaj dum la Dua mondmilito: La nazia Germanio, kiu okupis la nederlandan ĉeflandon, provis ekhavi ankaŭ tiujn resursojn, kvankam la kolonio estis sub la aliancana protekto.[2]

La postmilita malkolonia movado ne maltrafis Surinamon, kiu fariĝis aŭtonoma en 1954. Ĝi tiel ekhavis proprajn parlamenton kaj registaron kadre de la Reĝlando Nederlando, simile al la Nederlandaj Antiloj. Post negocado, la lando finfine sendependiĝis la 25-an de novembro 1975: tiel naskiĝis la Respubliko Surinamo. Fortaj ligoj kun Nederlando plu konserviĝas: i.a. multaj surinamanoj venas al Nederlando por labori kaj havi pli bonan vivon.

Sendependeca historio

[redakti | redakti fonton]
Johan Ferrier, la unua prezidento de Surinamo (1975-1980). Li estis elpostenigita per militista puĉo.

La 25-a de novembro de 1975 estis deklarita formale la sendependeco de Surinamo el Nederlando. Samtage kunsidis la kongreso kaj elektis kiel prezidanto la antaŭan guberniestron, Johan Ferrier kaj Henck Arron kiel ĉefministro. Post la sendependigo, Surinamo suferis elmigradon de almenaŭ 1/3 de la populacio kiu konservis sian nederlandan naciecon al la iama kolonia metropolo. En 1977 la NPS atingis la majoritaton en la parlamento kaj Arron estis elpostenigita. Dum tiu epoko la multnaciaj entreprenoj Suralco kaj Billiton monopoligis la industrion de la baŭksito (unika eksportebla produkto) kaj fakte la tutan ekonomion de la lando, kio okazigis altan korupton kaj fortan eksteran ŝuldon.

La ekonomia krizo kiun suferis Surinamo en 1979, motivis puĉon la 25-a de februaro de 1980 estritan de Desiré Bouterse kaj alia grupo de militistoj nome "La puĉo de la Serĝentoj", kiu sukcesis elpostenigi Arron el la povo. Ferrier, kiu malakceptis rezigni, nomumis ĉefministron la sendependan Hendrick Chin A Sen de la "Naciista Respublikana Partio (NRP)".

Dési Bouterse, diktatoro de Surinamo el 1980 al 1988. Li persekutis la politikajn opoziciantojn.

La militista premo devigis Ferrier rezigni la 15-a de aŭgusto de 1980, oni formis Militistan Nacian Konsilantaron, kies estro Bouterse, plutenis Chin A Sen kiel ĉefministron. La malkonsento inter la socialisma tendenco kubastila de Bouterse kaj la kapitalisma demokratia bazita sur la okazigo de liberaj elektoj de Chin A Sen, motivis malproksimigon inter la du politikistoj, kio finiĝis per rezigno la 4-a de februaro de 1982 kaj sekva ekzilo de Chin A Sen. La militista konsilantaro nomumis tiam la parlamentan prezidanton, Ramdat Misier, kiel prezidento provizore.

La 15-a de decembro de 1982 estis arestitaj kaj murditaj 14 politikestrojn opoziciantajn al la reĝimo en Fort Zeeland, kio estis konita kiel "La decembraj murdoj". En 1983 oni deklaris alarmstaton kaj oni aplikis militleĝaron. Nederlando ĉesigis sian helpon al la lando kaj Surinamo fermis sian diplomatejon en Kubo. La protestoj de la sindikatoj devigis la konsilantaron formi novan registaron kun Errol Alibux kiel ĉefministro. Sude kaj oriente de la lando ekaperis geriloj estrataj de Ronnie Brunswijk kaj apogataj de Nederlando.

La protestoj akriĝis en 1985 kaj oni permesis denove la politikajn partiojn, sed tio pliigis la popolan interkonsenton, ĉar la opoziciantaj politikestroj tiam postulias la restaŭron de la konstitucia ordo. En 1986 la gerilo avancis kaj alproksimiĝis al Paramaribo. La sindikataj kaj laboristaj organizoj kunvokis nacian strikon kaj novajn protestojn kiuj paralizis komplete la landon. En decembro la registaro rezignis proteste kaj en marto de 1987 oni aprobis novan konstitucion por aliri al demokratia transiro. La ĉefaj opoziciantaj partioj formis aliancon kies estro, Ramsewak Shankar, estis elektita unua demokrata prezidanto ekde la sendependigo en la balotoj de la 25-a de novembro de 1987.

Shankar iĝis ŝtatestro la 25-a de junio de 1988 sed devis kunhavi la povon kun Bouterse kiel militestro, kaj nomumante Henck Arron kiel ĉefministro. En 1989 oni deklaris amnestion por la gerilanaj grupoj, kio utilis por militista apogo. La 24-a de decembro de 1990 Bouterse kun alia grupo de militistoj prenis la povon kaj elpostenigis Shankar. Estis restaŭrita la Militista Registaro, kiu tuj redonis la povon al Johan Kraag, prezidanto de la parlamento.

La antaŭigita balotado de la 25-a de majo de 1991 donis klaran venkon al la estro de la NPS Ronald Venetiaan, tiam estro de alianco multetna. Lia registaro malpliigis la povon de la armeo en la politika vivo de la lando kaj en 1992 oni malfermis procezon de pacigo kun la gerilaj grupoj kiuj aliĝis al politikaj partioj. La balotado de 1996 donis venkon al Venetiaan, sed oni rekalkulis la voĉdonojn kaj oni donis tiam la venkon al boŭtersista Jules Wijdenbosch de la NDP.

En 1997 Bouterse estis juĝita en Nederlando pro drogokomercado kaj murdo ĉe la okazintaĵoj de 1982. En 1999 la socia malkonsento pro ekonomia krizo kaj hiperinflacio okazigis sekvajn protestojn en la ĉefurbo estritaj de la sindikataj estroj. En junio estis ĝenerala striko kaj en oktobro la parlamento elpostenigis la tutan registaron de Wijdenbosch kaj kunvokis denove antaŭigitajn balotadojn por majo de 2000, el kiuj rezultis la venko de Venetiaan.

Ŝanĝoj pri monunuo helpis la ekonomian kreskon. Tio rezultigis reelekton de Venetiaan en majo de 2005. Tamen la elĉerpo de la registato kaj neplenumitaj promesoj sufiĉis por altigi Bouterse en la elektado de 2010 apogita de lia iama malamiko, Ronnie Brunswijk, kaj opozicianta koalicio, evitante la juĝan kondamnon pro murdo de opoziciantoj en 1982.

Rimarkinde, la eks-diktatoro denove estris la landon ekde 2010, ĉi-foje kiel laŭleĝe elektita prezidento. Li forlasis la potencon en 2020 rezulte de la ĉi-jara ĝenerala elekto. Feliĉe, li ŝajne malvigliĝis dum la jaroj kaj perdis iom de sia militista instinkto.

Administra organizado

[redakti | redakti fonton]

Ekstera politiko

[redakti | redakti fonton]

Surinamo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Paramaribo, la ŝtata ĉefurbo.

La ekonomio de Surinamo estas tre dependa el aliaj landoj. Ties ĉefaj komercaj partneroj estas Nederlando, Usono kaj landoj de Karibio.

La ekonomio de Surinamo estas bazita sur la produktado de aluminio, kiu reprezentas proksimume 15% de la malneta enlanda produkto kaj du trionojn de la totala eksportado. La ekonomiaj problemoj de la lando estas gravaj, pro la forta dependo de la ekstera komerco de nur du krudaj materialoj kiuj suferas, ekde 2000, subitajn ŝanĝojn de prezo en la internacia merkato: nome aluminio kaj nafto. Tio okazigas ĉiujare egajn variojn de la MEP, de la senlaborecajn indicojn, la ekstera ŝuldo kaj la inflacio.

La planoj iniciatitaj en 2001 por reordigi la ekonomian sistemon, nome malfermi procezon de ŝtata liberaligo (almerkatigo) kaj plibonigi la produktivan strukturon, ege malsukcesis. Kelkaj usonanoj kaj hispanoj faras novan petrolajn esploradon kaj ekspluatadon kiuj iome sukcesis. Same, la lando disponas el granvaj rezervejoj por minado el oro kaj baŭksito.

En 2004 oni anstataŭigis kiel monunuo el nederlanda guldeno al la Surinama dolaro. En 2005, Surinamo, kun aliaj landoj de la mondoregiono, subskribis energian traktadon kun Venezuelo nome Petrocaribe, pere de kiu la kondiĉoj por akiri petrolon kaj derivaĵojn estas pli konvenaj por Surinamo.

La ŝtatŝuldo estis de 3,6% de la MEP en 2004, dum la privata ŝuldo estis de 4,2%.[3]

La 20-a de septembro de 2007, oni solvis fare de la internacia tribunalo, kiu markas landlimojn definitive, la iaman konflikton pri la mara landlimo kun Gujano, kaj restas ankoraŭ nesolvita la tera landlimo, kiu enhavas la teritorion de la Nova Rivero. Ekzistas granda neformala komerco en la lando.

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de la loĝantaro el 1961 al 2003.

Laŭ la censo de 2012, Surinamo havas populacion de 541 638  loĝantoj, el kiuj preskaŭ duono koncentriĝas en la ĉefurbo Paramaribo, kiu enhavas 242 946 personojn.[4] La loĝdenso estas malalta, nome de 3 hab/km², sed en la ĉefurbo altiĝas ĝis 1334 hab/km².[4]

La populacio de Surinamo estas formita de multaj grupoj. El tiuj la plej granda estas la hindia, formita de enmigrintoj alvenintaj en la 19a jarcento el Barato, kaj kiu konstituas preskaŭ 27% el la populacio[5]. La "cimaronoj" (descendaj el afrikaj sklavoj kiuj sukcesis fuĝi) reprezentas 21%, dum mulatoj, mikse el blankuloj kaj negroj, kaj la javanoj (descendaj el sklavoj devenaj el la eksa Nederlanda Hindio) estas 16 kaj 14% respektive. La resto estas formita de mestizojn, indianoj, ĉinoj kaj blankuloj.

Pro la granda nombro de etnaj grupoj en la lando, estas religio nek majoritata nek dominanta. Laŭ ĵusaj informoj, 48,4% de la populacio apartenas al la kristana religio, kaj ene de ili estas romkatolikoj kaj grupoj de protestantoj kiaj moravoj, evangeliistoj, metodistoj, luteranoj inter aliaj. Alia grava parto estas la hindusimo kun 22,3%, la Islamo kun 13,9%, dum la resta 15,4% estas komprenita de religioj de indiĝenoj, kaj kiuj deklaras la mankon de aparteno al iu ajn religio (10,7%).

La majoritato de la populacio loĝas en ĉefurba Paramaribo kaj ties ĉirkaŭaĵoj aŭ en la marborda zono. Estas grava surinama populacio kiu loĝas en Nederlando.

En 2015 Surinamo havis proksimume 580 000 loĝantojn, duono el ili loĝis en la ĉefurbo Paramaribo. Ĉar la teritorio estas pli ol 90%-e ĝangalo, la plejmulto de la loĝantoj koncentriĝas ĉe la marbordo. Krome, la surinama diasporo (el Surinamo al Nederlando) estas taksata je 350 000 homoj: la eks-imperio daŭre havas tre proksiman rilaton kun Surinamo.

Eduksistemo

[redakti | redakti fonton]

Surinamo havas universitaton, nome Universitato Anton de Kom, fondita en 1966 kaj situanta en la ĉefurbo Paramaribo.

Sansistemo

[redakti | redakti fonton]

La fekundindico estis de 2,6 naskoj por virino.[3] Estis 45 kuracistoj por ĉiuj 100 000 loĝantoj komence de la 2000-aj jaroj.[3] La infana mortindico estis de 30 por ĉiuj 1000 naskoj.[3] La vivdaŭro de viroj el nasko estis de 66,4 jaroj, dum tiu de virinoj estis de 73 jaroj el nasko.[3] Ĉefe pro alta inflacio la financa situacio en la sanserva sistemo ekde 2015 malboniĝis kaj kreas elmigradon pro la malbona salajrado. Malriĉuloj havas grandegajn problemojn por povi pagi sanservojn.[6]

La ponto Jules Wijdenbosch super la Rivero Surinamo, ĉe Paramaribo.

Pro ĝia historio, en Surinamo estas parolataj pluraj lingvoj, inter aliaj la nederlanda kiu estas oficiala kaj ankaŭ kreolaj lingvoj kiel la srana. La srana estas bazita grandparte de angla gramatiko kaj nederlanda vortprovizo.

Ĉar la plej multaj surinamanoj estas plurlingvaj (ekzemple la nederlanda kaj la srana), ne estas facile klasifiki homojn en unu apartan lingvan familion. Laŭ la rezultoj de la oka ĝenerala popolnombrado kiu okazis en Surinamo en 2012, la nederlanda estas la plej parolata hejma lingvo en Surinamo. La nederlanda estas parolata kiel unua aŭ dua lingvo en pli ol 73% de domanaroj. La srana estas parolata en 44% de la domanaroj, plejparte kiel dua lingvo, la sarnama[mankas fonto] hinda en pli ol 21% kaj la java en 9% de la domanaroj. La dulingveco de surinamaj domanaroj estas rimarkinda: preskaŭ 80% parolas duan lingvon.

Laŭ nombro da parolantoj, la ĉefaj lingvoj en Surinamo estas sinsekve:

BB met R, Bruine Bonen met Rijst, nome brunaj fazeoloj kun rizo estas surinama (kreola) manĝaĵo en kiu oni kuiras kok(in)on kune kun brunaj fazeoloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Surinaamsche Almanak voor het Jaar 1846 (ekzemplo de la nomo de Surinamo de 1845)
  2. Revuo Kontakto numero 299 (2020:5) "Surinamo: Nederlanda spuro en Ameriko: La 20-a kaj 21-a jarcentoj" Valentin CERETTO BERGERA
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 United Nations Development Programme. Arkivita el la originalo je 2009-08-18. Alirita 2014-01-17 .
  4. 4,0 4,1 Statistika Servo de Surinamo, Bevolking (alirita 14 septembro 2013), statistics-suriname.org en nederlanda.
  5. Fausia S. Abdul (2023-06-11) Vojaĝo tra tri kontinentoj: 150 jaroj da migrado de hindaj karibianoj al Nederlando (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-06-28. Alirita 2023-10-28 .
  6. (nl) Zoë Deceuninck, De braindrain in Suriname heeft grote gevolgen voor het land, podkasto, NPO Radio 1, Vroeg, 13 oktobro 2022.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]