Sveda nacia teamo de futbalo
Svedio | ||
---|---|---|
asocio | Svenska Fotbollförbundet Sveda Futbal-Asocio | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Lars Lagerbäck | |
golreĝo | Sven Rydell (49) | |
stadiono | Råsundastadion Råsunda-stadiono | |
FIFA kodo | SWE | |
unua matĉo | Svedio 11-3 Norvegio 1908 | |
plej granda gajno | Svedio 12-0 Sud-Koreio 1948 | |
plej granda perdo | Anglio 12-1 Svedio 1908 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 11 (unua en 1934) | |
plej bona rezulto | Dua pozicio 1958 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 4 (unua en 1992) | |
plej bona rezulto | Duon-finalo 1992 | |
La sveda nacia teamo de futbalo estas la landa vira futbalista teamo de la Reĝlando Svedio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Sveda Futbala Asocio (Svenska Fotbollförbundet) fondiĝis dum la jaro 1904. La 12-an de julio 1908 la teamo havis sian unuan internacian matĉon kontraŭ la norvega nacia teamo de futbalo kaj gajnis ĝin per la rezulto 11:3. Aŭtune de la sama jaro la teamo kadre de la Somera Olimpiko 1908 unuafoje ludis en internacia turniro, sed devis plenumi la unuan matĉon kontraŭ la turnira favorito, la angla nacia teamo de futbalo, kaj malvenkis senŝance. Post retiriĝo de la franca nacia teamo de futbalo, la svedoj rajtis konkurenci kontraŭ la nederlanda teamo pri la bronza medalo, sed ree malvenkis kaj do ricevis la 4-an rangon.
Dum la sekva Somera Olimpiko 1912 la svedoj en la okonfinalo ree malvenkis kontraŭ la nederlandanoj. Post la Unua Mondmilito la sveda teamo daŭre partoprenis la futbalajn turnirojn de la Someraj Olimpikoj, kaj dum 1924 surprize venkis la belgan teamon, unu el la favoritoj, kaj post pliaj matĉoj unuafoje ricevis la bronzan medalon.
Dum 1928 la teamo ne partoprenis en la matĉoj de la olimpiko kaj dum 1930 ne en tiuj de la mondpokalo. Post kiam dum 1932 ne okazis olimpika futbala turniro, la svedoj nur en 1934 ree konkurencis en internacia turniro, tiu de la Futbala Mondpokalo. Svedio per klaraj venkoj kontraŭ la estona kaj litova teamoj kvalifikiĝis kaj post arde pribatalata venko kontraŭ la argentina nacia teamo de futbalo atingis la kvaronfinalon. Dum la Somera Olimpiko 1936 la svedoj restis tute sensukcesaj, kaj dum la Futbala Mondpokalo 1938 atingis la duonfinalon.
Siajn plej grandajn sukcesojn la sveda teamo havis dum la 15 jaroj post la Dua Mondmilito. Dum la Somera Olimpiko 1948 la teamo post finala venko kontraŭ la teamo de Jugoslavio atingis la oran medalon. Du jarojn pli poste, dum la Futbala Mondpokalo 1950, atingeblis la tria loko, kaj ankaŭ dum la Somera Olimpiko 1952 la teamo atingis la trian lokon, do la bronzan medalon. Pluraj teamanoj iĝis profesiaj futbalistoj en Sudeŭropo, kaj – ĉar la Sveda Futbala Asocio malakceptis profesiajn sportistojn – la nacia teamo sekve tre malfortiĝis: Por la Futbala Mondpokalo 1954 kaj la Somera Olimpiko 1956 la teamo ne kvalifikiĝis. Sekve la nacia asocio repripensis sian politikon kaj reprenis kvin el la svedoj, kiuj eksterlande profesie ludis futbalon, en la nacian teamon. Dum la matĉoj pri la Futbala Mondpokalo 1958, kiuj okazis en Svedio, la sveda teamo atingis la finalon. Tie ĝi tamen venkiĝis fare de la brazila nacia teamo de futbalo, kiu per la rezulto 5:2 (kaj per po du goloj de la futbalistoj Vavá kaj Pelé) unuafoje akiris la turniran pokalon.
Dum la sekva jardeko la sveda teamo malsukcesis en ĉiuj kvalifikiĝoj pri la olimpikaj kaj mondpokalaj turniroj. Nur dum la matĉoj pri la mondpokalo 1970 la teamo rekvalifikiĝis, sed je iom da malbonŝanco ne pasis la unuan turniroparton, la grupajn matĉojn. Dum la mondpokala turniro de 1974 la svedoj tre batalis kaj fine atingis la kvinan lokon. En la turniroj de la sekvaj jaroj denove mankis sukcesoj, kaj nur dum 1990 denove la teamo kvalifikiĝis por mondpokala turniro, sed dum la grupaj matĉoj la teamoj de Brazilo, Kostariko kaj Skotlando tro fortis.
Pro tio, ke la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1992 okazis en Svedio kaj la teamo de la gastiganta lando aŭtomate rajtas partopreni, la svedoj unuafoje partoprenis en eŭropa futbala turniro. La teamo surprize fortis kaj atingis la duonfinalon. Same sukcesa estis la partopreno en la mondpokala turniro de 1994, kie la svedoj atingis la 3-an lokon.
Dum la eŭropa turniro de 1996 la svedoj ne kvalifikiĝis, sed jes dum la turniro de 2000, kvankam la teamo ne pasis la unuan turniroparton. Dum la mondpokala turniro de 2002 la teamo estis drasta malfavorito en grupo kun la teamoj de Anglio, Argentino kaj Niĝerio. Tamen la teamo sen malvenko atingis la unuan lokon en la grupo, kaj poste en la okonfinalo per iom da malbonŝanco malvenkis kontraŭ la teamo de Senegalo.
La teamo ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008.