Tesalio
Aspekto
| ||||
---|---|---|---|---|
Tesalio | ||||
Περιφέρεια Θεσσαλίας | ||||
regiono de Grekio | ||||
Bazaj informoj | ||||
ŝtato: | Grekio | |||
areo: | 14036.646 km² | |||
nombro de loĝantoj: | 688 255 (2021) | |||
loĝdenso: | 49 loĝantoj po km² | |||
administra centro: | Lariso | |||
provincoj (νομοί): | 4 | |||
kodo laŭ normo ISO: | GR-E | |||
kodo laŭ normo NUTS: | GR14 | |||
retpaĝo: | www.thessalia.gr | |||
Tesalio (greke Θεσσαλία, Tesalía) estas historia pejzaĝo kaj moderna administra regiono de Grekio. Ĝi situas sude de la regiono Makedonio kaj norde de Meza Grekio. Okcidente ĝi limas al la nuna regiono Epiro (greke Ipiros).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La administra regiono havas areon de 14.036 km² kaj dum la jaro 2005 havis 760.714 loĝantojn. Administra centro de la regiono estas la urbo Lariso ("Larisa"), kiu dum la jaro 2004 havis 128.758 loĝantojn.
La regiono dividiĝas en kvar provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):
- Lariso (administra centro Lariso)
- Magnisio (administra centro Volos, dum la jaro 2004 84.425 loĝantoj)
- Trikalo (administra centro Trikalo, dum la jaro 1991 44.232 loĝantoj)
- Kardico (administra centro Kardico, dum la jaro 1991 30.067 loĝantoj)
Pelion (greke Πήλιο, Pilio) estas monto en la sudoriento de Tesalio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficialaj paĝoj de la regiono (en la greka kaj angla) Arkivigite je 2001-09-25 per la retarkivo Wayback Machine
- pliaj informoplenaj paĝoj germanlingvaj pri Tesalio Arkivigite je 2009-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
Koordinatoj: 39°30' norde, 22°0' oriente
|