Tipara familio
Aspekto
Ĉi tiu artikolo temas pri tipara familio en tipografio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon ''familio (apartigilo)''.
Tipara familio estas garnituro da tiparoj havantaj diversajn tiparajn gradojn, tiparajn pezojn, larĝojn kaj tiparajn fasonojn, sed samkarakteran dizajnon (stilon) kaj komunan nomon (la nomo kutime estas kopirajtaĵo); ekzemple Times New Roman (en Esperanto kelkfoje Tajmzo) kaj Verdana estas tiparaj familioj.
Cetere, kelkaj «orfaj» tiparoj havas nur unu fasonon.