Tommaso Campanella
Tommaso Campanella | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Tommaso Campanella | ||
Naskonomo | Giovan Domenico Campanella | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1568 en Stilo, Reĝlando de Napolo | |
Morto | 21-an de majo 1639 (70-jaraĝa) en Parizo, Reĝlando Francio | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | latina • itala vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Napolo vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | – | |
Profesio | ||
Alia nomo | Settimontano Squilla vd | |
Okupo | filozofo sciencfikcia verkisto religiulo astrologo verkisto poeto teologo vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Poesie ❦ La Urbo de la Suno vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Tommaso Campanella estis itala dominikano monaĥo kaj filozofo, naskita la 5an de septembro 1568 en Stilo, mortinta en la 22a de majo 1639 en Parizo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li luktis kontraŭ skolastiko kaj la aŭtoritatecon de la katolika Eklezio krom pripensi koncepton de la komunuma vivo. Li estis akuzita de konspiri kontraŭ Hispanio, (kiu tiam regis preskaŭ la tutan Italion), kaj estis torturita kaj enkarcerigita dum 27 jaroj, kiujn li profitis por verki politikajn traktatojn. Li ekziliiĝis poste al Francio.
Lia verko Civitas Solis (Suncivito) estis elstara utopiaĵo, kie ĉio estas planita kaj regata de metafizikisto aŭ pastro-princo. La urbo estas ĉirkaŭita de sep fortikaj muregoj. La planita ekonomio estas kolektivisma; oni laboras nur 4 horojn tage. Tiu utopiaĵo estas 86 jaroj pli posta al tiu de Thomas More, sed ankoraŭ montras spurojn de epoko kie scienco ankoraŭ ne disiĝis de nesciencaj fakoj kiel astrologio. Tamen jam oni praktikas la eŭgenismon, kiu ankoraŭ ne estas komune konita eĉ de la tiama intelektularo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Philosophia sensibus demonstrata, Napolo, 1591
- Philosophie épilogique (1594)
- Métaphysique (1602-1610)
- L'athéisme vaincu (1605)
- Apologie de Galilée (1616), teksto kaj traduko de Michel Pierre Lerner. Parizo, Les Belles Lettres, 2001. ISBN 2-251-34509-4.
- Prodromus philosophie instaurandas, Frankfurto, 1617
- Du sens des choses et de la magie (1620)
- Philosophia realis, Frankfurto, 1620 kaj 1623
- La Urbo de la Suno, La Cité du Soleil ou l'idée d'une république philosophique (1623).
- Philosophia rationalis, Parizo, 1638
- Universalis philosophia pri metafiziko
- Atheismus triumphatus
- Civitas solis.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ylenia Fiorenza, Quel folle d'un saggio, Tommaso Campanella, l'impeto di un filosofo poeta, Città del Sole (Italio).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Città del Sole[rompita ligilo]
- Concordances de 'La Città del Sole' Arkivigite je 2007-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Mortintoj en Parizo
- Naskiĝintoj en 1568
- Mortintoj en 1639
- Utopiistoj
- Katolikaj filozofoj
- Latinlingvaj verkistoj
- Renesancaj filozofoj
- Italaj romkatolikaj teologoj
- Italaj verkistoj de la 16-a jarcento
- Italaj verkistoj de la 17-a jarcento
- Italaj filozofoj de la 17-a jarcento
- Italaj astrologoj
- Italaj dominikanoj
- Politikaj filozofoj
- Kritikistoj de ateismo