Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj
TAKE-ESPERANTO estas la Tutmonda Asocio de Konstruistaj Esperantistoj fondita en 1993 en Wintzenheim, urbeto en la regiono Alzaco de Francio, fare de la esperantistoj Michel Basso, Jean-Pierre Cancel, Edmond Ludwig kaj André Grossmann. Daŭre la sidejo de la asocio estas en la urbo Wintzenheim.
La asocio havas komisionon kiu zorgas pri la terminologio en Esperanto pri konstruado. Jan Werner gvidis grupon por la eldono de Terminaro de Betono kaj de Betonistaj laboroj ,kiu aperis en 2002 kaj 2016. Inter pluraj projektoj menciindas helpo por fondado de esperantista konstru-firmao - Esperantista Investa Societo pri Loĝejoj.
Eldonoj
[redakti | redakti fonton]Oficia eldonaĵo estas la trimonata revuo La domo.Ği aperis de 1994 al 2005. De 2005 aperas ĉiu-jaraj teknikaj artikolaroj 'Jarkolekto'
Titolo | Redaktoro | Redakteja lando | Formato | Paĝoj |
---|---|---|---|---|
Jarkolekto de TAKE 2005 | Jan Werner | Ĉeĥio | A5 | 68 |
Jarkolekto de TAKE 2006 | Fabien van Mook | Nederlando | A5 | 102 |
Jarkolekto de TAKE 2007 | Bronislav Ĉupin | Rusio | A5 | 46 |
Jarkolekto de TAKE 2008 | Ðorđe Obradović | Slovenio | A5 | 64 |
Jarkolekto de TAKE 2009 | Rémy Bouchet | Francio | A5 | 88 |
Jarkolekto de TAKE 2010 | Jan Werner | Ĉeĥio | A5 | 99 |
Jarkolekto de TAKE 2011 | Fabien van Mook | Nederlando | A5 | |
Jarkolekto de TAKE 2012 | Pierre Grollemund | Francio | A5 | |
Jarkolekto de TAKE 2013 | Pierre Grollemund | Francio | A5 | |
Jarkolekto de TAKE 2014 | Pierre Grollemund | Francio | A5 | |
Jarkolekto de TAKE 2015 | Pluraj | Pluraj | A5 | |
Jarkolekto de TAKE 2016 | Pluraj | Pluraj | A5 | |
Jarkolekto de TAKE 2017 | Pluraj | Pluraj | A5 | |
Jarkolekto de TAKE 2018 | Pluraj | Pluraj | A5 | 82 |
Jarkolekto de TAKE 2019 | Pluraj | Pluraj | A5 | |
Jarkolekto de TAKE 2020 | Pluraj | Pluraj | A5 | |
Jarkolekto de TAKE 2021 | Pluraj | Pluraj | A5 | 88 |