Ugando
Ugando (Uganda) formale la Respubliko de Ugando [1][2], estas senhavena ŝtato en orientafriko . La lando limas okcidente al Demokratia Respubliko Kongo (Kongo-Kinŝaso), norde al Sudano, oriente al Kenjo, sude al Tanzanio kaj sudokcidente al Ruando. La limo kun Kenjo kaj Tanzanio parte kuras tra Viktoria lago, la tria plej granda lago de la mondo [3].
Historio
[redakti | redakti fonton]La Brita Protektorato Ugando estis protektorato de la Brita Imperio el 1894 al 1962. En 1893 la Imperia Brita Orientafrika Kompanio transigis sian administraciajn rajtojn de teritorio konsistanta ĉefe el Buganda Regno al la Brita Registaro. En 1894 la Uganda Protektorato estis establita, kaj la teritorio estis etendita trans la limoj de Buganda al areo kiu iel korespondas kun tiu de nuntempa Ugando [4][5] [6][7].
Informo
[redakti | redakti fonton]- Landkodo: UG.
- Nomo en Esperanto: Uganda Respubliko.
- Nacia nomo: Republic of Uganda (en), Jamhuri wa Uganda (sw).
- Areo: 236.090 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Yoweri Museveni.
- Ĉefurbo: Kampalo (774 mil), ĉefa urbo Jinja
- Loĝantaro: 19.246 mil (1998).
- Ŝtatlingvo: angla, svahila.
- Kredantoj: kristanoj 65%, islamanoj 5%.
- Eksporto: kafo, kotono, teo, tabako.
- Pokapa MEP: 240 $.
- Historio: sendependiĝis en 1962 de Britio. Dum la 1970-aj jaroj la landon regis milita diktatoro sub Idi Amin, kiun renversis la armeo de Tanzanio. Post tio multfoje ŝanĝiĝis civilaj kaj militaj registaroj.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]Ugando estas administre dividata al kvar regionoj: centra, okcidenta, orienta kaj norda. Tiuj kvar regionoj plu dividiĝas al distriktoj. Estis 56 distriktoj en 2002, post reorganizoj en 2006 estis 77, kiuj en plia administra reformo de 2010 estis pludividitaj, tiel ke rezultis 111 distriktoj kaj unu eksterdistrikta urbo, Kampalo [8][9].
Politiko
[redakti | redakti fonton]La interna politika vivo estas relative stabila, sed ĝin influas malstabileco en najbaraj landoj, ĉefe en Demokratia Respubliko Kongo, en kies orienta parto de la lando dum jaroj daŭras batalado inter la registaraj trupoj kaj gerilanoj, ofte forme de etna purigado. Fine de 2019 nombro de rifuĝintoj en tiu regiono atingis 4,5 milionojn. Ugando gastigas pli ol 1 milionon da rifuĝintoj, inkluzive de 384 000 konganoj, el kiuj 48 000 alvenis en 2019, pro kio la registaro diris, ke gastigaj kapabloj de la lando elĉerpiĝis kaj necesas urĝa internacia helpo [10].
Ekstera politiko
[redakti | redakti fonton]Ugando apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 landoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano [11][12] [13][14].
Turismo
[redakti | redakti fonton]Ugando estas konata pro siaj grandaj naciaj parkoj kaj la protektado de la faŭno pere de rezervejoj. La montaj goriloj en la nebulkovritaj montarmasivoj de suda Ugando estis la temo de televidserioj [15] [16].
Socia kondiĉoj
[redakti | redakti fonton]Grava socia problemo estas korupto. En 2018 la kontraŭkorupta organizaĵo Travideblo Internacia envicigis Ugandon kiel unu el la plej koruptaj landoj en Afriko, pli ol Kenjo, Maŭritanio kaj Niĝerio. En decembro 2019 la prezidanto Yoweri Museveni gvidis marŝon kontraŭ korupto, kion liaj oponantoj konsideris hipokriteco.
Internaciaj rangotabeloj
[redakti | redakti fonton]Organizo | Esploro | Rangotabelo |
---|---|---|
Heritage Foundation / The Wall Street Journal | Indekso de Ekonomia Libereco 2019 | 95 el 180 |
Raportistoj sen limoj | Gazetara Libereca Indekso 2019 | 125 el 180 |
Travideblo Internacia | Korupta Indekso 2018 | 149 el 180 |
Programo pri Disvolvo de UN | Indekso pri homa disvolviĝo 2018 | 159 el 189 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Uganda Constitution. Arkivita el la originalo je 12 March 2022. Alirita 9 March 2022 .
- ↑ Constitution in Lumasaba. Arkivita el la originalo je 20 June 2023. Alirita 20 March 2023 .
- ↑ Mwakikagile, Godfrey. (2009) Ethnicity and National Identity in Uganda: The Land and Its People. New Africa Press. ISBN 9789987930876.
- ↑ Mwambutsya, Ndebesa (June 1990 – January 1991). “Pre-capitalist Social Formation: The Case of the Banyankole of Southwestern Uganda”, Eastern Africa Social Science Research Review 6 (2; 7 no. 1), p. 78–95. Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Origins of Bunyoro-Kitara Kings. Arkivita el la originalo je 10 December 2006. Alirita 10 December 2006 .
- ↑ Pulford, Cedric. (2011) Two Kingdoms of Uganda: Snakes and Ladders in the Scramble for Africa. Daventry: Ituri Publications.
- ↑ Gordon Martel, "Cabinet politics and African partition: The Uganda debate reconsidered." Journal of Imperial and Commonwealth History 13.1 (1984): 5-24.
- ↑ UG – Uganda. ISO 3166. ISO (23 November 2017). Arkivita el la originalo je 17 June 2016. Alirita 1 December 2017 .
- ↑ Ministry of Local Government Fact Sheet. MOLG (1 July 2017). Arkivita el la originalo je 2 December 2017. Alirita 1 December 2017 .
- ↑ About Uganda | State House Uganda. Arkivita el la originalo je 18 June 2022. Alirita 19 June 2022 .
- ↑ IGAD - About us (en-gb). Arkivita el la originalo je 26 March 2022. Alirita 31 December 2020 .
- ↑ Member States. Arkivita el la originalo je 1 November 2020. Alirita 1 November 2020 .
- ↑ With Somalia, CAR, and South Sudan, Museveni is remaking the state – Charles Onyango Obbo. Monitor.co.ug. Arkivita el la originalo je 29 November 2014. Alirita 30 May 2015 .
- ↑ Corruption Perceptions Index 2016. Transparency International. Arkivita el la originalo je 19 April 2017. Alirita 17 April 2017 .
- ↑ Mutagamba, Moses, "Uganda Wildlife Authority staff under probe", 25 August 2013.
- ↑ Countries with the most bird species. Arkivita el la originalo je 8 November 2020. Alirita 5 November 2020 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]angle Ugando (The Encyclopedia of Earth)
angle Ekoregionoj de Ugando (The Encyclopedia of Earth) Arkivigite je 2014-07-15 per la retarkivo Wayback Machine
|
|